1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!

2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;

3 Kiel la roso, Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion; Ĉar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.