Salmos 137

1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.

2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.

3 CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.

4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?

5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

6 Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

Capítulos

Bíblias