1 Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

3 Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo, Ĉar Vi ilin favoris.

4 Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.

5 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.

6 Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.

7 Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

8 Dion ni gloros ĉiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;

11 Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;

12 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;

13 Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;

14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

15 Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, Kaj honto kovras mian vizaĝon,

16 Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.

17 Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.

18 Ne retiriĝis nia koro, Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.

19 Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,

20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:

21 Ĉu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

22 Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

23 Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.

24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

25 Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; Nia korpo kliniĝis al la tero.

26 Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.