1 Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.

2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.

3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.

4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.

5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?

7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.

9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

10 Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

11 Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

12 Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

13 Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo.

15 La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;

16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

20 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi.

21 Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.

22 Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.

23 De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

24 Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.

25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!

26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.

28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.

29 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.