1 Psalmo de dankado. Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

2 Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

5 Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.