1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.

2 Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.

3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

4 Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

6 Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.

7 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.

9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.

10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?

11 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

12 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.

13 Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.