1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.

2 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.

3 Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

4 Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.

5 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.

6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu!

7 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!

8 Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

9 La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.