1 Dio de venĝo, ho Eternulo, Dio de venĝo, aperu!

2 Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj.

3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.

5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.

6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas.

7 Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?

9 Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

10 Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?

11 La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,

13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

15 Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.

16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?

17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.

18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?

21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.