1 Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.

3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.

4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,

6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

7 Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.

8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.

10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.