Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 50

Psalmo de Asaf.

1 Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis,

Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.

2 El Cion, la perfektaĵo de beleco,

Dio ekbrilis.

3 Nia Dio venas kaj ne silentas;

Fajro ekstermanta estas antaŭ Li,

Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.

4 Li vokas la ĉielon supre kaj la teron,

Por juĝi Sian popolon:

5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn,

Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.

6 Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon,

Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.

7 Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos;

Ho Izrael, Mi atestos pri vi;

Mi estas Dio, via Dio.

8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos,

Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.

9 Mi ne prenos el via domo bovidon,

Nek el viaj kortoj kaprojn:

10 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj,

Miloj da brutoj sur la montoj;

11 Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj,

Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.

12 Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi,

Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

13 Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj,

Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?

14 Oferdonu al Dio dankon,

Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.

15 Voku Min en la tago de mizero;

Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

16 Sed al la malpiulo Dio diris:

Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj

Kaj portas Mian interligon en via buŝo,

17 Dum vi malamas moralinstruon

Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?

18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li,

Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

19 Vian buŝon vi uzas por malbono,

Kaj via lango plektas falsaĵon;

20 Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato,

Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

21 Tion vi faris, kaj Mi silentis;

Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.

Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.

22 Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion;

Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.

23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;

Kaj kiu estas singarda en la vojo,

Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.