Salmos 87

1 De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.

3 Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis.

5 Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas.

6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: CXi tiu tie naskigxis. Sela.

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.

Publicidade

Capítulos

Bíblias

Publicidade