1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.

6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,

9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.

10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.