1 Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela.

3 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.

4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.

5 Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?

6 Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi?

7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.

8 Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco.

9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.

10 Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas.

11 Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo.

12 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.

13 Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.