1 Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,

2 kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,

3 kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.

4 Kaj kiam granda homamaso kolektiĝis, kaj homoj el ĉiu urbo venis al li, li diris per parabolo:

5 La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la ĉielo formanĝis ilin.

6 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, ĉar ili ne havis malsekaĵon.

7 Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.

8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis:Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

9 Kaj liaj disĉiploj demandis al li, kia estas ĉi tiu parabolo.

10 Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu.

11 La parabolo estas jena:La semo estas la vorto de Dio.

12 Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.

13 Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.

14 Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.

15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.

16 Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

17 Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos.

18 Atentu do, kiamaniere vi aŭdas; ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita eĉ tio, kion li ŝajne havas.

19 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.

20 Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.

21 Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.

22 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis.

23 Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero.

24 Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno.

25 Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.

26 Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo.

27 Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj.

28 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.

29 Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.

30 Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin.

31 Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.

32 Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.

33 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis.

34 Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo.

35 Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.

36 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis.

37 Kaj la tuta homamaso, el la ĉirkaŭaĵo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; ĉar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en ŝipeton kaj returne veturis.

38 Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:

39 Reiru al via domo, kaj rakontu ĉion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo ĉion, kion Jesuo faris por li.

40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, ĉar ĉiuj atendis lin.

41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;

42 ĉar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj ŝi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso ĉirkaŭpremis lin.

43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,

44 venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis.

45 Kaj Jesuo diris:Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin.

46 Sed Jesuo diris:Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco.

47 Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita.

48 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

49 Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston.

50 Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita.

51 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.

52 Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris:Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas.

53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis.

54 Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante:Knabino, leviĝu.

55 Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi.

56 Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.