1 Kaj ĉeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferaĵoj.

2 Kaj responde li diris al ili:Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?

3 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos.

4 Aŭ pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj homoj, kiuj loĝis en Jerusalem?

5 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.

6 Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis.

7 Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron?

8 Sed li responde diris:Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon;

9 kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.

10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.

11 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi.

12 Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.

13 Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion.

14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.

15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi?

16 Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?

17 Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li.

18 Kaj li diris:Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu?

19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj.

20 Poste li diris:Al kio mi komparu la regnon de Dio?

21 Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.

22 Kaj li iris tra urboj kaj vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam pluen al Jerusalem.

23 Kaj iu diris al li:Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili:

24 Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.

25 Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;

26 tiam vi ekparolos:Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis;

27 kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco.

28 Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren.

29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio.

30 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.

31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin.

32 Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.

33 Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.

34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!

35 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, ĝis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.