Marido e mulher
O casamento é aliança sagrada entre marido e mulher, instituída por Deus desde o Éden. A Bíblia define papéis complementares fundados em amor, respeito e fidelidade mútua.
Instituição divina
Deus criou homem e mulher e os uniu em uma só carne. O casamento é projeto divino que reflete o amor de Cristo pela Igreja.
27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
4 Kaj responde li diris:Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,5 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
15 Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco.
Papéis no casamento
O marido ama e a mulher respeita. Ambos se submetem voluntariamente a Deus e um ao outro, em parceria e unidade.
25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,26 por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,27 por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;29 ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
22 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.23 Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
33 Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
18 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,2 rigardante vian konduton kun timo ĉastan.
7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu.
Fidelidade e união
O casamento é honroso e deve ser preservado com fidelidade. O cordão de três dobras não se rompe facilmente.
9 Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.10 Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.11 Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmiĝos?12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
10 Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.11 Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.
22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
18 Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.19 Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
Permanecer juntos
O que Deus uniu, o homem não separe. A Bíblia protege o casamento e orienta sobre convivência, perdão e perseverança conjugal.
1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tuŝi virinon.2 Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon.3 La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo.4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.
10 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro):Ke edzino ne foriĝu de sia edzo11 (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.
15 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aŭ la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco.16 Ĉar kiel vi scias, ho edzino, ĉu vi savos vian edzon? aŭ kiel vi scias, ho edzo, ĉu vi savos vian edzinon?
2 Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo.
5 Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.