Publicidade

Pais e filhos

Por Bíblia Online –

A relação entre pais e filhos é uma das mais preciosas na Bíblia. Deus estabeleceu a família como escola de fé, amor e formação de caráter.

Honrar pai e mãe

Honrar os pais é o primeiro mandamento com promessa. Os filhos são chamados a obedecer, respeitar e cuidar de seus pais.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.

20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.

22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.

26 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.

20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.

4 Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.

Instruir os filhos

Os pais devem instruir os filhos no caminho certo. A educação começa cedo, com disciplina amorosa e ensino constante da Palavra.

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.

6 Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;

8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.

15 Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.

24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.

7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?

Filhos como bênção

Os filhos são herança do Senhor. A coroa dos velhos são os filhos dos filhos, e a glória dos filhos são seus pais.

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

6 Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.

24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.

1 Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.

11 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton?12 Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion?13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

15 Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi:ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.

Publicidade