1 Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;

2 la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.

3 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.

4 Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.

5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage.

6 Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas.

7 Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo.

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

9 Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,

10 estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon.

11 Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi,

12 meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon.

13 Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn.

14 Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;

15 ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.

16 Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.

17 La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.

18 Ĉar la Skribo diras:Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron.

19 Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj.

20 La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu.

21 Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco.

22 Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.

23 Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.

24 La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas.

25 Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.