Publicidade

Palavras de consolo

Por Bíblia Online –

A Bíblia é repleta de palavras de consolo para os aflitos. Deus está perto dos que sofrem e promete enxugar toda lágrima, renovar a esperança e restaurar o coração partido.

Deus está conosco

O Senhor é refúgio e fortaleza. Mesmo no vale da sombra da morte, não precisamos temer — Ele está ao nosso lado para nos consolar.

4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.

Consolação e esperança

Deus consola os humildes e exalta os abatidos. Ele nunca nos desamparará.

8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.

11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

Descanso e renovação

Bem-aventurados os que choram, pois serão consolados. A Bíblia nos convida a descansar nos braços do Pai e encontrar paz para a alma.

4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe;7 surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.

17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.

24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.

1 Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;2 estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon;3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;5 estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado;6 estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;7 estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.

Publicidade