1 א ויקבצו כל ישראל אל דויד חברונה לאמר  הנה עצמך ובשרך אנחנו

2 ב גם תמול גם שלשום גם בהיות שאול מלך--אתה המוציא והמביא את ישראל ויאמר יהוה אלהיך לך אתה תרעה את עמי את ישראל ואתה תהיה נגיד על עמי ישראל

3 ג ויבאו כל זקני ישראל אל המלך חברונה ויכרת להם דויד ברית בחברון לפני יהוה וימשחו את דויד למלך על ישראל כדבר יהוה ביד שמואל  {ס}

4 ד וילך דויד וכל ישראל ירושלם היא יבוס ושם היבוסי ישבי הארץ

5 ה ויאמרו ישבי יבוס לדויד לא תבוא הנה וילכד דויד את מצדת ציון היא עיר דויד

6 ו ויאמר דויד--כל מכה יבוסי בראשונה יהיה לראש ולשר ויעל בראשונה יואב בן צרויה ויהי לראש

7 ז וישב דויד במצד על כן קראו לו עיר דויד

8 ח ויבן העיר מסביב מן המלוא ועד הסביב ויואב יחיה את שאר העיר

9 ט וילך דויד הלוך וגדול ויהוה צבאות עמו  {פ} br

10 י ואלה ראשי הגברים אשר לדויד המתחזקים עמו במלכותו עם כל ישראל להמליכו--כדבר יהוה על ישראל  {ס}

11 יא ואלה מספר הגברים אשר לדויד  ישבעם בן חכמוני ראש השלושים (השלישים)--הוא עורר את חניתו על שלש מאות חלל בפעם אחת

12 יב ואחריו אלעזר בן דודו האחוחי הוא בשלושה הגברים

13 יג הוא היה עם דויד בפס דמים והפלשתים נאספו שם למלחמה ותהי חלקת השדה מלאה שעורים והעם נסו מפני פלשתים

14 יד ויתיצבו בתוך החלקה ויצילוה ויכו את פלשתים ויושע יהוה תשועה גדולה

15 טו וירדו שלושה מן השלושים ראש על הצר אל דויד--אל מערת עדלם ומחנה פלשתים חנה בעמק רפאים

16 טז ודויד אז במצודה ונציב פלשתים אז בבית לחם

17 יז ויתאו דויד ויאמר  מי ישקני מים מבור בית לחם אשר בשער

18 יח ויבקעו השלשה במחנה פלשתים וישאבו מים מבור בית לחם אשר בשער וישאו ויבאו אל דויד ולא אבה דויד לשתותם וינסך אתם ליהוה

19 יט ויאמר חלילה לי מאלהי מעשות זאת הדם האנשים האלה אשתה בנפשותם כי בנפשותם הביאום ולא אבה לשתותם אלה עשו שלשת הגבורים

20 כ ואבשי אחי יואב הוא היה ראש השלושה והוא עורר את חניתו על שלש מאות חלל ולא (ולו) שם בשלושה

21 כא מן השלושה בשנים נכבד ויהי להם לשר ועד השלושה לא בא  {ס}

22 כב בניה בן יהוידע בן איש חיל רב פעלים מן קבצאל הוא הכה את שני אריאל מואב והוא ירד והכה את הארי בתוך הבור ביום השלג

23 כג והוא הכה את האיש המצרי איש מדה חמש באמה וביד המצרי חנית כמנור ארגים וירד אליו בשבט ויגזל את החנית מיד המצרי ויהרגהו בחניתו

24 כד אלה עשה בניהו בן יהוידע ולו שם בשלושה הגברים

25 כה מן השלושים הנו נכבד הוא ואל השלשה לא בא וישימהו דויד על משמעתו  {ס}

26 כו וגבורי החילים  עשהאל  {ר} br אחי יואב  {ס}  אלחנן בן דודו מבית לחם  {ס}

27 כז שמות  {ר} br ההרורי  {ס}  חלץ הפלוני  {ס}

28 כח עירא בן עקש  {ר} br התקועי  {ס}  אביעזר הענתותי  {ס}

29 כט סבכי  {ר} br החשתי  {ס}  עילי האחוחי  {ס}

30 ל מהרי  {ר} br הנטפתי  {ס}  חלד בן בענה הנטופתי  {ס}

31 לא איתי  {ר} br בן ריבי מגבעת בני בנימן  {ס}  בניה הפרעתני  {ס}

32 לב חורי  {ר} br מנחלי געש  {ס}  אביאל הערבתי  {ס}

33 לג עזמות  {ר} br הבחרומי  {ס}  אליחבא השעלבני  {ס}

34 לד בני השם  {ר} br הגזוני  {ס}  יונתן בן שגה ההררי  {ס}

35 לה אחיאם  {ר} br בן שכר ההררי  {ס}  אליפל בן אור  {ס}

36 לו חפר המכרתי  {ר} br אחיה הפלני  {ס}

37 לז חצרו הכרמלי  {ס}  נערי  {ר} br בן אזבי  {ס}

38 לח יואל אחי נתן  {ס}  מבחר בן  {ר} br הגרי  {ס}

39 לט צלק העמוני נחרי הברתי נשא כלי יואב בן  {ר} br צרויה  {ס}

40 מ עירא היתרי  {ס}  גרב היתרי  {ס}

41 מא אוריה  {ר} br החתי  {ס}  זבד בן אחלי  {ס}

42 מב עדינא בן שיזא הראובני  {ר} br ראש לראובני--ועליו שלשים  {ס}

43 מג חנן בן מעכה ויושפט  {ר} br המתני  {ס}

44 מד עזיא העשתרתי  {ס}  שמע ויעואל (ויעיאל)  {ר} br בני חותם הערערי  {ס}

45 מה ידיעאל בן שמרי ויחא אחיו  {ר} br התיצי  {ס}

46 מו אליאל המחוים ויריבי ויושויה בני אלנעם  {ס}  ויתמה  {ר} br המואבי

47 מז אליאל ועובד  {ס}  ויעשיאל המצביה  {פ} br

1 Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.

2 Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.

3 Kaj ĉiuj plejaĝuloj de Izrael venis al la reĝo en Ĥebronon, kaj David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

4 Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la loĝantoj de la lando.

5 Kaj la loĝantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros ĉi tien. Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.

6 Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos ĉefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li fariĝis ĉefo.

7 Kaj David ekloĝis en tiu fortikaĵo; pro tio oni donis al ĝi la nomon:Urbo de David.

8 Kaj li ĉirkaŭkonstruis la urbon ĉiuflanke, de Milo en la tuta ĉirkaŭo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.

9 Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

10 Jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia reĝado, kune kun la tuta Izrael, por reĝigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.

11 Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis ĉe David:Jaŝobeam, filo de Ĥaĥmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraŭ tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.

12 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Aĥoĥido; li estis el la tri herooj.

13 Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filiŝtoj kolektiĝis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaŭ la Filiŝtoj.

14 Sed tiuj stariĝis meze de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

15 Kaj tri el la tridek ĉefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filiŝtoj staris en la valo Refaim.

16 David tiam estis en la fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.

17 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?

18 Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,

19 kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:ĉu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? ĉar kun risko por sia vivo ili alportis ĝin. Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.

20 Abiŝaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

21 El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.

22 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuraĝa, granda pro siaj faroj, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.

23 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

24 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

25 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

26 La ĉefaj militistoj estis:Asahel, frato de Joab, Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,

27 Ŝamot, la Harorano, Ĥelec, la Pelonano,

28 Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano,

29 Sibĥaj, la Ĥuŝaido, Ilaj, la Aĥoĥido,

30 Maharaj, la Netofaano, Ĥeled, filo de Baana, la Netofaano,

31 Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano,

32 Ĥuraj, el Naĥale-Gaaŝ, Abiel, la Arbatano,

33 Azmavet, la Baĥurimano, Eljaĥba, la Ŝaalbonano;

34 el la filoj de Haŝem, la Gizonano:Jonatan, filo de Ŝage, la Hararano,

35 Aĥiam, filo de Saĥar, la Hararano, Elifal, filo de Ur,

36 Ĥefer, la Meĥeratano, Aĥija, la Pelonano,

37 Ĥecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj,

38 Joel, frato de Natan, Mibĥar, filo de Hagri,

39 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,

40 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,

41 Urija, la Ĥetido, Zabad, filo de Aĥlaj,

42 Adina, filo de Ŝiza, la Rubenido, ĉefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek,

43 Ĥanan, filo de Maaĥa, Joŝafat, la Mitnido,

44 Uzija, la Aŝterotano, Ŝama kaj Jeiel, filoj de Ĥotam, la Aroerano,

45 Jediael, filo de Ŝimri, kaj lia frato Joĥa, la Ticano,

46 Eliel, la Maĥavido, Jeribaj kaj Joŝavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,

47 Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.