1 א ואלה הבאים אל דויד לציקלג עוד עצור מפני שאול בן קיש והמה בגבורים עזרי המלחמה

2 ב נשקי קשת מימינים ומשמאלים באבנים ובחצים בקשת--מאחי שאול מבנימן

3 ג הראש אחיעזר ויואש בני השמעה הגבעתי ויזואל (ויזיאל) ופלט בני עזמות וברכה ויהוא הענתתי

4 ד וישמעיה הגבעוני גבור בשלשים ועל השלשים

5 ה וירמיה ויחזיאל ויוחנן ויוזבד הגדרתי  {ס}

6 ו אלעוזי וירימות ובעליה ושמריהו ושפטיהו החריפי (החרופי)

7 ז אלקנה וישיהו ועזראל ויועזר וישבעם--הקרחים

8 ח ויועאלה וזבדיה בני ירחם מן הגדור

9 ט ומן הגדי נבדלו אל דויד למצד מדברה גברי החיל אנשי צבא למלחמה--ערכי צנה ורמח ופני אריה פניהם וכצבאים על ההרים למהר

10 י עזר הראש עבדיה השני אליאב השלשי

11 יא משמנה הרביעי ירמיה החמשי

12 יב עתי הששי אליאל השבעי

13 יג יוחנן השמיני אלזבד התשיעי

14 יד ירמיהו העשירי מכבני עשתי עשר  {ס}

15 טו אלה מבני גד ראשי הצבא אחד למאה הקטן והגדול לאלף

16 טז אלה הם אשר עברו את הירדן בחדש הראשון והוא ממלא על כל גדיתיו (גדותיו) ויבריחו את כל העמקים למזרח ולמערב  {פ} br

17 יז ויבאו מן בני בנימן ויהודה עד למצד לדויד

18 יח ויצא דויד לפניהם ויען ויאמר להם אם לשלום באתם אלי לעזרני יהיה לי עליכם לבב ליחד ואם לרמותני לצרי בלא חמס בכפי ירא אלהי אבותינו ויוכח  {ס}

19 יט ורוח לבשה את עמשי ראש השלושים (השלישים) לך דויד ועמך בן ישי שלום שלום לך ושלום לעזרך כי עזרך אלהיך ויקבלם דויד ויתנם בראשי הגדוד  {פ} br

20 כ וממנשה נפלו על דויד בבאו עם פלשתים על שאול למלחמה--ולא עזרם  כי בעצה שלחהו סרני פלשתים לאמר בראשינו יפול אל אדניו שאול

21 כא בלכתו אל ציקלג נפלו עליו ממנשה עדנח ויוזבד וידיעאל ומיכאל ויוזבד ואליהוא וצלתי  ראשי האלפים אשר למנשה

22 כב והמה עזרו עם דויד על הגדוד כי גבורי חיל כלם ויהיו שרים בצבא

23 כג כי לעת יום ביום יבאו על דויד לעזרו--עד למחנה גדול כמחנה אלהים  {פ} br

24 כד ואלה מספרי ראשי החלוץ לצבא באו על דויד חברונה  להסב מלכות שאול אליו--כפי יהוה  {ס}

25 כה בני יהודה נשאי צנה ורמח--ששת אלפים ושמונה מאות חלוצי צבא  {ס}

26 כו מן בני שמעון גבורי חיל לצבא--שבעת אלפים ומאה  {ס}

27 כז מן בני הלוי--ארבעת אלפים ושש מאות  {ס}

28 כח ויהוידע הנגיד לאהרן ועמו שלשת אלפים ושבע מאות  {ס}

29 כט וצדוק נער גבור חיל ובית אביו שרים עשרים ושנים  {ס}

30 ל ומן בני בנימן אחי שאול שלשת אלפים ועד הנה מרביתם שמרים משמרת בית שאול  {ס}

31 לא ומן בני אפרים עשרים אלף ושמונה מאות--גבורי חיל אנשי שמות לבית אבותם  {ס}

32 לב ומחצי מטה מנשה שמונה עשר אלף אשר נקבו בשמות לבוא להמליך את דויד  {ס}

33 לג ומבני יששכר יודעי בינה לעתים לדעת מה יעשה ישראל--ראשיהם מאתים וכל אחיהם על פיהם  {ס}

34 לד מזבלון יוצאי צבא ערכי מלחמה בכל כלי מלחמה--חמשים אלף  ולעדר בלא לב ולב  {ס}

35 לה ומנפתלי שרים אלף ועמהם בצנה וחנית שלשים ושבעה אלף  {ס}

36 לו ומן הדני ערכי מלחמה עשרים ושמונה אלף ושש מאות  {ס}

37 לז ומאשר יוצאי צבא לערך מלחמה--ארבעים אלף  {ס}

38 לח ומעבר לירדן מן הראובני והגדי וחצי שבט מנשה בכל כלי צבא מלחמה--מאה ועשרים אלף  {ס}

39 לט כל אלה אנשי מלחמה עדרי מערכה בלבב שלם באו חברונה להמליך את דויד על כל ישראל וגם כל שרית ישראל לב אחד--להמליך את דויד

40 מ ויהיו שם עם דויד ימים שלושה אכלים ושותים  כי הכינו להם אחיהם [ (I Chronicles 12:41) מא וגם הקרובים אליהם עד יששכר וזבלון ונפתלי מביאים לחם בחמורים ובגמלים ובפרדים ובבקר מאכל קמח דבלים וצמוקים ויין ושמן ובקר וצאן--לרב  כי שמחה בישראל  {פ} br ]

1 Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la herooj, helpantoj en la milito;

2 armitaj per pafarko, povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:

3 la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano,

4 Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano,

5 Eluzaj, Jerimot, Bealja, Ŝemarja, kaj Ŝefatja, la Ĥarufano,

6 Elkana, Jiŝija, Azarel, Joezer, kaj Jaŝobeam, la Koraĥidoj,

7 Joela kaj Zebadja, filoj de Jeroĥam, el Gedor.

8 El la Gadidoj apartiĝis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:

9 Ezer estis la ĉefo, Obadja la dua, Eliab la tria,

10 Miŝmana la kvara, Jeremia la kvina,

11 Ataj la sesa, Eliel la sepa,

12 Joĥanan la oka, Elzabad la naŭa,

13 Jeremia la deka, Maĥbanaj la dek-unua.

14 Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la militistaro:la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.

15 Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.

16 Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.

17 Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu.

18 Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj.

19 Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul.

20 Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la Manaseidoj:Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.

21 Kaj ili helpis al David kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.

22 Ĉiutage oni venis pli al David, por helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio.

23 Jen estas la nombro de la ĉefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en Ĥebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:

24 da Jehudaidoj, portantaj ŝildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;

25 el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;

26 el la Levidoj estis kvar mil sescent;

27 kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;

28 kaj Cadok, kuraĝa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;

29 el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; ĝis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;

30 el la Efraimidoj dudek mil okcent kuraĝaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;

31 el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj laŭnome, por iri reĝigi Davidon;

32 el la Isaĥaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent ĉefoj, kaj ĉiuj iliaj fratoj agis laŭ iliaj vortoj;

33 el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por enviciĝi en konkordo;

34 el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun ŝildoj kaj lancoj;

35 el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;

36 el la Aŝeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;

37 de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun ĉiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.

38 Ĉiuj tiuj militistoj, prezentantaj aranĝitajn vicojn, venis plenkore en Ĥebronon, por fari Davidon reĝo super la tuta Izrael; ankaŭ ĉiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por reĝigi Davidon.

39 Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis; ĉar iliaj fratoj pretigis por ili;

40 ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.