1 א ויאמר יהוה אל משה עוד נגע אחד אביא על פרעה ועל מצרים--אחרי כן ישלח אתכם מזה  כשלחו--כלה גרש יגרש אתכם מזה

2 ב דבר נא באזני העם וישאלו איש מאת רעהו ואשה מאת רעותה כלי כסף וכלי זהב

3 ג ויתן יהוה את חן העם בעיני מצרים גם האיש משה גדול מאד בארץ מצרים בעיני עבדי פרעה ובעיני העם  {ס}

4 ד ויאמר משה כה אמר יהוה  כחצת הלילה אני יוצא בתוך מצרים

5 ה ומת כל בכור בארץ מצרים--מבכור פרעה הישב על כסאו עד בכור השפחה אשר אחר הרחים וכל בכור בהמה

6 ו והיתה צעקה גדלה בכל ארץ מצרים אשר כמהו לא נהיתה וכמהו לא תסף

7 ז ולכל בני ישראל לא יחרץ כלב לשנו למאיש ועד בהמה--למען תדעון אשר יפלה יהוה בין מצרים ובין ישראל

8 ח וירדו כל עבדיך אלה אלי והשתחוו לי לאמר צא אתה וכל העם אשר ברגליך ואחרי כן אצא ויצא מעם פרעה בחרי אף  {ס}

9 ט ויאמר יהוה אל משה לא ישמע אליכם פרעה--למען רבות מופתי בארץ מצרים

10 י ומשה ואהרן עשו את כל המפתים האלה--לפני פרעה ויחזק יהוה את לב פרעה ולא שלח את בני ישראל מארצו  {ס}

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie.

2 Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn.

3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

4 Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.

5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj.

6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos.

7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.

8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta.

10 Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.