1 א הן-תחלתו נכזבה הגם אל-מראיו יטל br
2 ב לא-אכזר כי יעורנו ומי הוא לפני יתיצב br
3 ג מי הקדימני ואשלם תחת כל-השמים לי-הוא br
4 ד לא- (לו-) אחריש בדיו ודבר-גבורות וחין ערכו br
5 ה מי-גלה פני לבושו בכפל רסנו מי יבוא br
6 ו דלתי פניו מי פתח סביבות שניו אימה br
7 ז גאוה אפיקי מגנים סגור חותם צר br
8 ח אחד באחד יגשו ורוח לא-יבא ביניהם br
9 ט איש-באחיהו ידבקו יתלכדו ולא יתפרדו br
10 י עטישתיו תהל אור ועיניו כעפעפי-שחר br
11 יא מפיו לפידים יהלכו כידודי אש יתמלטו br
12 יב מנחיריו יצא עשן-- כדוד נפוח ואגמן br
13 יג נפשו גחלים תלהט ולהב מפיו יצא br
14 יד בצוארו ילין עז ולפניו תדוץ דאבה br
15 טו מפלי בשרו דבקו יצוק עליו בל-ימוט br
16 טז לבו יצוק כמו-אבן ויצוק כפלח תחתית br
17 יז משתו יגורו אלים משברים יתחטאו br
18 יח משיגהו חרב בלי תקום חנית מסע ושריה br
19 יט יחשב לתבן ברזל לעץ רקבון נחושה br
20 כ לא-יבריחנו בן-קשת לקש נהפכו-לו אבני-קלע br
21 כא כקש נחשבו תותח וישחק לרעש כידון br
22 כב תחתיו חדודי חרש ירפד חרוץ עלי-טיט br
23 כג ירתיח כסיר מצולה ים ישים כמרקחה br
24 כד אחריו יאיר נתיב יחשב תהום לשיבה br
25 כה אין-על-עפר משלו העשו לבלי-חת br
26 כו את-כל-גבה יראה הוא מלך על-כל-בני-שחץ
1 Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
2 Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
3 Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
4 Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
5 Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
6 Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
7 Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
8 Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
9 Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
10 Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
11 Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
12 Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
13 Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
14 Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
15 Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
16 Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
17 Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
18 Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
19 El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
20 El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
21 Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
22 Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
23 La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
24 Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
25 Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
26 Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
27 Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
28 Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
29 Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
30 Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
31 Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
32 La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
33 Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
34 Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.