1 א יששום מדבר וציה ותגל ערבה ותפרח כחבצלת
2 ב פרח תפרח ותגל אף גילת ורנן--כבוד הלבנון נתן לה הדר הכרמל והשרון המה יראו כבוד יהוה הדר אלהינו {פ}
3 ג חזקו ידים רפות וברכים כשלות אמצו
4 ד אמרו לנמהרי לב חזקו אל תיראו הנה אלהיכם נקם יבוא--גמול אלהים הוא יבוא וישעכם
5 ה אז תפקחנה עיני עורים ואזני חרשים תפתחנה
6 ו אז ידלג כאיל פסח ותרן לשון אלם כי נבקעו במדבר מים ונחלים בערבה
7 ז והיה השרב לאגם וצמאון למבועי מים בנוה תנים רבצה חציר לקנה וגמא
8 ח והיה שם מסלול ודרך ודרך הקדש יקרא לה--לא יעברנו טמא והוא למו הלך דרך ואוילים לא יתעו
9 ט לא יהיה שם אריה ופריץ חיות בל יעלנה--לא תמצא שם והלכו גאולים
10 י ופדויי יהוה ישבון ובאו ציון ברנה ושמחת עולם על ראשם ששון ושמחה ישיגו ונסו יגון ואנחה {ס}
1 Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.
2 Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.
3 Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.
4 Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.
5 Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos.
6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.
7 Kaj la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo; la loĝloko de ŝakaloj fariĝos loko por kano kaj junko.
8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros.
9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne troviĝos tie; iros nur savitoj.
10 Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.