1 א שמעו זאת בית יעקב הנקראים בשם ישראל וממי יהודה יצאו הנשבעים בשם יהוה ובאלהי ישראל יזכירו--לא באמת ולא בצדקה

2 ב כי מעיר הקדש נקראו ועל אלהי ישראל נסמכו  יהוה צבאות שמו  {ס}

3 ג הראשנות מאז הגדתי ומפי יצאו ואשמיעם פתאם עשיתי ותבאנה

4 ד מדעתי כי קשה אתה וגיד ברזל ערפך ומצחך נחושה

5 ה ואגיד לך מאז בטרם תבוא השמעתיך--פן תאמר עצבי עשם ופסלי ונסכי צום

6 ו שמעת חזה כלה ואתם הלוא תגידו  השמעתיך חדשות מעתה ונצרות ולא ידעתם

7 ז עתה נבראו ולא מאז ולפני יום ולא שמעתם--פן תאמר הנה ידעתין

8 ח גם לא שמעת גם לא ידעת--גם מאז לא פתחה אזנך  כי ידעתי בגוד תבגוד ופשע מבטן קרא לך

9 ט למען שמי אאריך אפי ותהלתי אחטם לך--לבלתי הכריתך

10 י הנה צרפתיך ולא בכסף בחרתיך בכור עני

11 יא למעני למעני אעשה כי איך יחל וכבודי לאחר לא אתן  {פ}

12 יב שמע אלי יעקב וישראל מקראי  אני הוא אני ראשון אף אני אחרון

13 יג אף ידי יסדה ארץ וימיני טפחה שמים קרא אני אליהם יעמדו יחדו

14 יד הקבצו כלכם ושמעו מי בהם הגיד את אלה יהוה אהבו--יעשה חפצו בבבל וזרעו כשדים

15 טו אני אני דברתי אף קראתיו הבאתיו והצליח דרכו

16 טז קרבו אלי שמעו זאת לא מראש בסתר דברתי--מעת היותה שם אני ועתה אדני יהוה שלחני--ורוחו  {פ}

17 יז כה אמר יהוה גאלך קדוש ישראל  אני יהוה אלהיך מלמדך להועיל מדריכך בדרך תלך

18 יח לוא הקשבת למצותי ויהי כנהר שלומך וצדקתך כגלי הים

19 יט ויהי כחול זרעך וצאצאי מעיך כמעתיו לא יכרת ולא ישמד שמו מלפני  {ס}

20 כ צאו מבבל ברחו מכשדים בקול רנה הגידו השמיעו זאת הוציאוה עד קצה הארץ אמרו גאל יהוה עבדו יעקב

21 כא ולא צמאו בחרבות הוליכם--מים מצור הזיל למו ויבקע צור--ויזבו מים

22 כב אין שלום אמר יהוה לרשעים  {פ}

1 Aŭskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj ĵuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

2 Laŭ la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

3 La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio plenumiĝis.

4 Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,

5 tial Mi anoncis al vi antaŭlonge, Mi aŭdigis al vi, antaŭ ol tio plenumiĝis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditaĵo tion ordonis.

6 Vi aŭdis; rigardo do ĉion; ĉu vi ne devas mem tion konfesi? Mi aŭdigis al vi nun aferojn novajn kaj kaŝitajn, kiujn vi ne sciis.

7 Nun ili estas kreitaj, ne antaŭlonge; eĉ unu tagon antaŭe vi ne aŭdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.

8 Vi ne aŭdis, vi ne sciis, kaj via orelo antaŭe ne estis malfermita; ĉar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskiĝo oni ja nomas vin nefidindulo.

9 Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.

10 Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis arĝento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.

11 Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

12 Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael:tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.

13 Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos ilin, ili stariĝos kune.

14 Kolektiĝu vi ĉiuj kaj aŭskultu:kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la Ĥaldeoj.

15 Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.

16 Alproksimiĝu al Mi, aŭskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komenciĝis, Mi tie estis. Kaj ankaŭ nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.

17 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laŭ la vojo, kiun vi devas iri.

18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

19 kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaŭ Mi.

20 Eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo, anoncu kun voĉo ĝojkria, aŭdigu tion, disportu ĝin ĝis la fino de la tero, diru:La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

21 Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

22 Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.