1 א ועתה שמע יעקב עבדי וישראל בחרתי בו

2 ב כה אמר יהוה עשך ויצרך מבטן יעזרך  אל תירא עבדי יעקב וישרון בחרתי בו

3 ג כי אצק מים על צמא ונזלים על יבשה אצק רוחי על זרעך וברכתי על צאצאיך

4 ד וצמחו בבין חציר כערבים על יבלי מים

5 ה זה יאמר ליהוה אני וזה יקרא בשם יעקב וזה יכתב ידו ליהוה ובשם ישראל יכנה  {פ}

6 ו כה אמר יהוה מלך ישראל וגאלו יהוה צבאות  אני ראשון ואני אחרון ומבלעדי אין אלהים

7 ז ומי כמוני יקרא ויגידה ויערכה לי משומי עם עולם ואתיות ואשר תבאנה יגידו למו

8 ח אל תפחדו ואל תרהו--הלא מאז השמעתיך והגדתי ואתם עדי היש אלוה מבלעדי ואין צור בל ידעתי

9 ט יצרי פסל כלם תהו וחמודיהם בל יועילו ועדיהם המה בל יראו ובל ידעו--למען יבשו

10 י מי יצר אל ופסל נסך--לבלתי הועיל

11 יא הן כל חבריו יבשו וחרשים המה מאדם יתקבצו כלם יעמדו יפחדו יבשו יחד

12 יב חרש ברזל מעצד ופעל בפחם ובמקבות יצרהו ויפעלהו בזרוע כחו--גם רעב ואין כח לא שתה מים וייעף

13 יג חרש עצים נטה קו יתארהו בשרד יעשהו במקצעות ובמחוגה יתארהו ויעשהו כתבנית איש כתפארת אדם לשבת בית

14 יד לכרת לו ארזים--ויקח תרזה ואלון ויאמץ לו בעצי יער נטע ארן וגשם יגדל

15 טו והיה לאדם לבער ויקח מהם ויחם אף ישיק ואפה לחם אף יפעל אל וישתחו עשהו פסל ויסגד למו

16 טז חציו שרף במו אש על חציו בשר יאכל יצלה צלי וישבע אף יחם ויאמר האח חמותי ראיתי אור

17 יז ושאריתו לאל עשה לפסלו יסגוד (יסגד) לו וישתחו ויתפלל אליו ויאמר הצילני כי אלי אתה

18 יח לא ידעו ולא יבינו  כי טח מראות עיניהם מהשכיל לבתם

19 יט ולא ישיב אל לבו ולא דעת ולא תבונה לאמר חציו שרפתי במו אש ואף אפיתי על גחליו לחם אצלה בשר ואכל ויתרו לתועבה אעשה לבול עץ אסגוד

20 כ רעה אפר לב הותל הטהו ולא יציל את נפשו ולא יאמר הלוא שקר בימיני  {ס}

21 כא זכר אלה יעקב וישראל כי עבדי אתה יצרתיך עבד לי אתה ישראל לא תנשני

22 כב מחיתי כעב פשעיך וכענן חטאותיך שובה אלי כי גאלתיך

23 כג רנו שמים כי עשה יהוה הריעו תחתיות ארץ פצחו הרים רנה יער וכל עץ בו  כי גאל יהוה יעקב ובישראל יתפאר  {ס}

24 כד כה אמר יהוה גאלך ויצרך מבטן  אנכי יהוה עשה כל--נטה שמים לבדי רקע הארץ מי אתי (מאתי)

25 כה מפר אתות בדים וקסמים יהולל משיב חכמים אחור ודעתם יסכל

26 כו מקים דבר עבדו ועצת מלאכיו ישלים האמר לירושלם תושב ולערי יהודה תבנינה וחרבותיה אקומם

27 כז האמר לצולה חרבי ונהרתיך אוביש

28 כח האמר לכורש רעי וכל חפצי ישלם ולאמר לירושלם תבנה והיכל תוסד  {פ}

1 Sed nun aŭskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.

2 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskiĝo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jeŝurun, kiun Mi elektis.

3 Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

4 por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

5 Unu diros:Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.

6 Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

7 Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.

8 Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

9 Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.

10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?

11 Ĉiuj partoprenintoj estos hontigataj, ĉar la majstroj estas ja el homoj; ili ĉiuj kolektiĝu kaj stariĝu, ili ektimos, kaj ĉiuj kune estos hontigataj.

12 Unu tranĉas la feron per ĉizilo, laboras per karboj, formas ĝin per marteloj, kaj prilaboras ĝin per la forto de sia brako; li eĉ malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj laciĝas.

13 Alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo, de bela homo, por ke ĝi loĝu en la domo.

14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.

15 Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin.

16 Parton el ĝi li forbruligas en fajro, super parto li manĝas viandon, rostas rostaĵon, kaj satiĝas; li ankaŭ varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, fariĝis al mi varme, mi eksentis fajron!

17 Kaj ĝian restaĵon li faris dio, li faris el ĝi sian idolon; li adoras ĝin, adorkliniĝas kaj preĝas al ĝi, kaj diras:Savu min, ĉar vi estas mia dio.

18 Ili ne scias kaj ne komprenas, ĉar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.

19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de ĝi mi forbruligis en fajro, mi ankaŭ bakis sur ĝiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj manĝis; ĉu do el la restaĵo mi faros abomenindaĵon? ĉu ŝtipon da ligno mi adoros?

20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:Ĉu ne malveraĵon mi havas en mia dekstra mano?

21 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.

22 Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.

23 Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo:Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

25 kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;

26 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem:Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;

27 kiu diras al la maro:Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;

28 kiu diras pri Ciro:Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem:Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.