Publicidade

2 Crônicas 21

IRB20

1 Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram. 2 Li havis fratojn, filojn de Jehoŝafat: Azarja, Jeĥiel, Zeĥarja, Azarjahu, Miĥael, kaj Ŝefatja. Ĉiuj ili estis filoj de Jehoŝafat, reĝo de Judujo. 3 Ilia patro donis al ili multe da donacoj, arĝenton, oron, multekostaĵojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, ĉar li estis la unuenaskito. 4 Kiam Jehoram estriĝis super la regno de sia patro kaj fortiĝis, li mortigis per glavo ĉiujn siajn fratojn kaj ankaŭ kelkajn el la eminentuloj de Izrael. 5 La aĝon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem. 6 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo. 7 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj ĉar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam. 8 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon. 9 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun ĉiuj siaj ĉaroj eliris; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn. 10 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. En la sama tempo ankaŭ Libna defalis de li, ĉar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj. 11 Li ankaŭ aranĝis altaĵojn sur la montoj de Judujo, li malĉastigis la loĝantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon. 12 Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Pro tio, ke vi ne iradis laŭ la vojoj de via patro Jehoŝafat, kaj laŭ la vojoj de Asa, reĝo de Judujo, 13 sed vi iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj malĉastigis Judujon kaj la loĝantojn de Jerusalem, kiel malĉastigis la domo de Aĥab, kaj viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis: 14 pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havaĵon; 15 kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internaĵoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internaĵoj ĉiutage. 16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj; 17 kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz. 18 Kaj post ĉio ĉi tio la Eternulo frapis liajn internaĵojn per nesanigebla malsano. 19 Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj. 20 La aĝon de tridek du jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la reĝoj.

1 Giosafat si addormentò con i suoi padri, e fu sepolto con essi nella città di Davide; e Ieoram, suo figlio, regnò al suo posto.

Ieoram, re di Giuda. Invasione dei Filistei e degli Arabi

2 Ieoram aveva dei fratelli, figli di Giosafat: Azaria, Ieiel, Zaccaria, Azaria, Micael e Sefatia; tutti questi erano figli di Giosafat, re d’Israele; 3 e loro padre gli aveva fatto grandi doni d’argento, d’oro e di cose preziose, con delle città fortificate in Giuda, ma aveva lasciato il regno a Ieoram, perché era il primogenito. 4 Quando Ieoram ebbe preso possesso del regno di suo padre e vi si fu saldamente stabilito, fece morire di spada tutti i suoi fratelli, come anche alcuni dei capi d’Israele. 5 Ieoram aveva trentadue anni quando cominciò a regnare, e regnò otto anni in Gerusalemme. 6 Egli camminò per la via dei re d’Israele come aveva fatto la casa di Acab, poiché aveva per moglie una figlia di Acab; e fece ciò che è male agli occhi dell’Eterno. 7 Tuttavia l’Eterno non volle distruggere la casa di Davide, a causa del patto che aveva stabilito con Davide, e della promessa che aveva fatto di lasciare sempre una lampada a lui e ai suoi figli. 8 Ai suoi tempi, Edom si ribellò, sottraendosi al giogo di Giuda, e si diede un re. 9 Allora Ieoram partì con i suoi capi e con tutti i suoi carri; si alzò di notte, sconfisse gli Edomiti che lo avevano circondato e i capi dei carri. 10 Così Edom si è ribellato sottraendosi al giogo di Giuda fino al giorno d’oggi. In quel medesimo tempo, anche Libna si ribellò e si sottrasse al dominio di Giuda, perché Ieoram aveva abbandonato l’Eterno, l’Iddio dei suoi padri. 11 Anche Ieoram fece degli alti luoghi sui monti di Giuda, spinse gli abitanti di Gerusalemme alla prostituzione, e sviò Giuda. 12 E gli giunse uno scritto da parte del profeta Elia, che diceva: "Così dice l’Eterno, l’Iddio di Davide tuo padre: Poiché tu non hai camminato per le vie di Giosafat, tuo padre, e per le vie di Asa, re di Giuda, 13 ma hai camminato per la via dei re d’Israele; poiché hai spinto alla prostituzione Giuda e gli abitanti di Gerusalemme; come la casa di Acab vi ha spinto Israele, e poiché hai ucciso i tuoi fratelli, membri della famiglia di tuo padre, che erano migliori di te, 14 ecco, l’Eterno colpirà con una grande piaga il tuo popolo, i tuoi figli, le tue mogli e tutto quello che ti appartiene; 15 e tu avrai una grave malattia, una malattia intestinale, che peggiorerà di giorno in giorno, finché gli intestini non ti usciranno fuori per effetto del male". 16 E l’Eterno risvegliò contro Ieoram lo spirito dei Filistei e degli Arabi, che confinano con gli Etiopi; 17 ed essi marciarono contro Giuda, la invasero, e portarono via tutte le ricchezze che si trovavano nella casa del re, e anche i suoi figli e le sue mogli, al punto che non gli rimase altro figlio se non Ioacaz, che era il più piccolo. 18 Dopo tutto questo l’Eterno lo colpì con una malattia intestinale incurabile. 19 E, con il passare del tempo, verso la fine del secondo anno, gli intestini gli uscirono fuori, in seguito alla malattia; e morì, in mezzo ad atroci sofferenze; e il suo popolo non bruciò profumi in suo onore, come aveva fatto per i suoi padri. 20 Aveva trentadue anni quando cominciò a regnare, e regnò otto anni in Gerusalemme. Se ne andò senza essere rimpianto, e fu sepolto nella città di Davide, ma non nei sepolcri dei re.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-