Publicidade

2 Crônicas 7

IRB20

1 Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 3 Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco. 4 Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo. 5 La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio. 6 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris. 7 Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon. 8 Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo. 9 Kaj en la oka tago ili faris festofermon, ĉar la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj. 10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

11 Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon, kaj ĉion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo. 12 Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj. 13 Se Mi ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, se Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron, se Mi sendos peston sur Mian popolon, 14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon. 15 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko. 16 Nun Mi elektis kaj sanktigis ĉi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiutempe. 17 Kaj se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al ĉio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn leĝojn kaj preskribojn: 18 tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro, reganta super Izrael. 19 Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos antaŭ ili: 20 tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj mokataĵo inter ĉiuj popoloj. 21 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos, kaj diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 22 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.

Sacrifici inaugurali

1 Quando Salomone ebbe finito di pregare, il fuoco scese dal cielo, consumò l’olocausto e i sacrifici, e la gloria dell’Eterno riempì la casa; 2 e i sacerdoti non potevano entrare nella casa dell’Eterno a causa della gloria dell’Eterno che riempiva la casa dell’Eterno. 3 Tutti i figli d’Israele videro scendere il fuoco e la gloria dell’Eterno sulla casa, e si chinarono con la faccia a terra, si prostrarono sul pavimento, e lodarono l’Eterno, dicendo: "Celebrate l’Eterno, perché egli è buono, perché la sua benignità dura in eterno". 4 Poi il re e tutto il popolo offrirono dei sacrifici davanti all’Eterno. 5 Il re Salomone offrì in sacrificio ventiduemila buoi e centoventimila pecore. Così il re e tutto il popolo dedicarono la casa di Dio. 6 I sacerdoti stavano in piedi, adempiendo i loro servizi; così pure i Leviti, con gli strumenti musicali consacrati all’Eterno, che il re Davide aveva fatto per lodare l’Eterno, la cui "benignità dura in eterno", quando anche Davide celebrava con essi l’Eterno; e i sacerdoti suonavano la tromba di fronte ai Leviti, e tutto Israele stava in piedi. 7 Salomone consacrò la parte di mezzo del cortile, che è davanti alla casa dell’Eterno; poiché offrì gli olocausti e i grassi dei sacrifici di ringraziamento, poiché l’altare di bronzo che Salomone aveva fatto, non poteva contenere gli olocausti, le oblazioni e i grassi. 8 E in quel tempo Salomone celebrò la festa per sette giorni, e tutto Israele con lui. Ci fu una grandissima assemblea di gente, venuta da tutto il paese: dai dintorni di Camat fino al torrente d’Egitto. 9 L’ottavo giorno fecero una riunione solenne; poiché celebrarono la dedicazione dell’altare per sette giorni, e la festa per altri sette giorni. 10 Il ventitreesimo giorno del settimo mese Salomone rimandò alle sue tende il popolo allegro e con il cuore contento per il bene che l’Eterno aveva fatto a Davide, a Salomone e a Israele, suo popolo.

Seconda apparizione dell’Eterno a Salomone

11 Salomone dunque terminò la casa dell’Eterno e il palazzo reale, e portò a felice compimento tutto quello che aveva avuto in cuore di fare nella casa dell’Eterno e nella sua propria casa. 12 E l’Eterno apparve di notte a Salomone, e gli disse: "Io ho esaudito la tua preghiera, e mi sono scelto questo luogo come casa dei sacrifici. 13 Quando io chiuderò il cielo in modo che non ci sarà più pioggia, quando ordinerò alle cavallette di divorare il paese, quando manderò la peste fra il mio popolo, 14 se il mio popolo, sul quale è invocato il mio nome, si umilia, prega, cerca la mia faccia e si converte dalle sue vie malvagie, io lo esaudirò dal cielo, perdonerò i suoi peccati e guarirò il suo paese. 15 Ora i miei occhi saranno aperti e le mie orecchie attente alla preghiera fatta in questo luogo, 16 perché ora ho scelto e santificato questa casa, affinché il mio nome vi rimanga per sempre, i miei occhi e il mio cuore saranno qui per sempre. 17 E quanto a te, se tu cammini davanti a me come camminò Davide tuo padre, facendo tutto quello che ti ho comandato, e se osservi le mie leggi e i miei precetti, 18 io stabilirò il trono del tuo regno, come promisi a Davide tuo padre, dicendo: Non ti mancherà mai qualcuno che regni sopra Israele. 19 Ma se vi allontanate da me e abbandonate le mie leggi e i miei comandamenti che io ho posti davanti a voi, e andate invece a servire altri dèi e a prostrarvi davanti a loro, 20 io vi sradicherò dal mio paese che vi ho dato; e respingerò dalla mia presenza la casa che ho consacrato al mio nome, e la farò diventare la favola e lo zimbello di tutti i popoli. 21 Chiunque passerà vicino a questa casa, già così eccelsa, si stupirà e dirà: Perché l’Eterno ha trattato così questo paese e questa casa?22 e si risponderà: Perché hanno abbandonato l’Eterno, l’Iddio dei loro padri che li fece uscire dal paese d’Egitto, si sono invaghiti di altri dèi, si sono prostrati davanti a loro e li hanno serviti; ecco perché l’Eterno ha fatto venire tutti questi mali su loro".

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-