Publicidade

2 Crônicas 9

IRB20

1 Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro. 2 Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi. 3 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis, 4 kaj la manĝaĵon de lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinverŝistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita. 5 Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco; 6 mi ne kredis iliajn vortojn, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi duonon de via granda saĝeco: vi superas la famon, kiun mi aŭdis. 7 Feliĉaj estas viaj homoj, kaj feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon. 8 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco. 9 Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono. 10 Kaj la servantoj de Ĥiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaŭ santalan lignon kaj multekostajn ŝtonojn. 11 Kaj el la santala ligno la reĝo faris ŝtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antaŭe oni vidis ion similan en la Juda lando. 12 Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion ŝi alportis al la reĝo. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.

13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro; 14 krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj arĝenton. 15 Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da forĝita oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo), 16 kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj), kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. 17 Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro. 18 Kaj ses ŝtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj. 19 Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; io simila ne ekzistis en iu regno. 20 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora. 21 Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn. 22 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco. 23 Kaj ĉiuj reĝoj de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio enmetis en lian koron. 24 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare. 25 Kaj Salomono havis kvar mil ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 26 Li regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo. 27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 Ĉevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj.

29 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat. 30 Kaj Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn. 31 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

La regina di Seba fa visita a Salomone a Gerusalemme

1 La regina di Seba, avendo udito la fama che circondava Salomone, venne a Gerusalemme per metterlo alla prova con degli enigmi. Giunse con un numerosissimo seguito, con cammelli carichi di aromi, d’oro in grande quantità e di pietre preziose: si recò da Salomone e gli disse tutto quello che aveva in cuore. 2 Salomone rispose a tutte le sue domande, e non ci fu cosa che fosse oscura per il re, e che egli non sapesse spiegare. 3 Quando la regina di Seba ebbe visto la sapienza di Salomone e la casa che egli aveva costruito, 4 le vivande della sua mensa, gli alloggi dei suoi servi, l’ordine di servizio dei suoi ufficiali e le loro vesti, i suoi coppieri e le loro vesti e gli olocausti che egli offriva nella casa dell’Eterno, rimase fuori di dalla meraviglia. 5 E disse al re: "Quello che avevo sentito dire nel mio paese sul tuo conto e sulla tua sapienza era dunque vero. 6 Ma non ci ho creduto finché non sono venuta io stessa, e non ho visto con i miei occhi; e ora, ecco, non mi era stata riferita neppure la metà della grandezza della tua sapienza! Tu sorpassi la fama che mi era giunta! 7 Beata la tua gente, beati questi tuoi servi che stanno sempre davanti a te, e ascoltano la tua sapienza! 8 Sia benedetto l’Eterno, il tuo Dio, il quale ti ha gradito, mettendoti sul suo trono, affinché tu regni per l’Eterno, per il tuo Dio! Iddio ti ha stabilito re per esercitare il diritto e la giustizia, perché egli ama Israele e vuole conservarlo per sempre". 9 Poi lei donò al re centoventi talenti d’oro, una grandissima quantità di aromi e delle pietre preziose. Non ci furono più tali aromi, come quelli che la regina di Seba diede al re Salomone. 10 (I servi di Curam e i servi di Salomone che portavano oro da Ofir, portavano anche del legno di sandalo e delle pietre preziose; 11 e di questo legno di sandalo il re fece delle scale per la casa dell’Eterno e per la casa reale, delle cetre e dei saltèri per i cantori. Del legno come questo non se ne era mai visto prima nel paese di Giuda). 12 Il re Salomone diede alla regina di Seba tutto quello che lei desiderò e chiese, oltre all’equivalente di quello che lei aveva portato al re. Poi lei si rimise in cammino e, con i suoi servi, se ne ritornò al suo paese.

Ricchezze di Salomone

13 Il peso dell’oro che giungeva ogni anno a Salomone era di seicentosessantasei talenti, 14 oltre quello che percepiva dai trafficanti e dai negozianti che gliene portavano, da tutti i re d’Arabia e dai governatori del paese che portavano a Salomone dell’oro e dell’argento. 15 E il re Salomone fece fare duecento scudi grandi d’oro battuto, per ognuno dei quali impiegò seicento sicli d’oro battuto, 16 e trecento altri scudi d’oro battuto, per ognuno dei quali impiegò trecento sicli d’oro; e il re li mise nella casa della "Foresta del Libano". 17 Il re fece anche un grande trono d’avorio, che rivestì d’oro puro. 18 Questo trono aveva sei gradini e uno sgabello d’oro connessi con il trono; c’erano dei bracci da un lato e dall’altro del sedile, due leoni stavano presso i bracci, 19 e dodici leoni stavano sui sei gradini, da una parte e dall’altra. Niente di simile era ancora stato fatto in nessun altro regno. 20 Tutte le coppe del re Salomone erano d’oro e tutto il vasellame della casa della "Foresta del Libano" era d’oro puro; dell’argento non si faceva nessun conto al tempo di Salomone. 21 Poiché il re aveva delle navi che andavano a Tarsis con la gente di Curam; e una volta ogni tre anni venivano le navi da Tarsis, portando oro, argento, avorio, scimmie e pavoni. 22 Così il re Salomone fu il più grande di tutti i re della terra per ricchezze e per sapienza. 23 E tutti i re della terra cercavano di vedere Salomone per udire la sapienza che Dio gli aveva messo nel cuore. 24 E ognuno di loro gli portava il suo dono: vasi d’argento, vasi d’oro, vesti, armi, aromi, cavalli, muli; e questo avveniva ogni anno. 25 Salomone aveva delle scuderie per quattromila cavalli, dei carri, e dodicimila cavalieri, che distribuiva nelle città dove teneva i suoi carri, e in Gerusalemme presso di . 26 Egli dominava su tutti i re, dal fiume fino al paese dei Filistei e fino ai confini d’Egitto. 27 Il re fece in modo che in Gerusalemme l’argento fosse comune come le pietre, e i cedri tanto abbondanti quanto i sicomori della pianura. 28 E si portavano a Salomone dei cavalli dall’Egitto e da tutti i paesi. 29 Il resto delle azioni di Salomone, le prime e le ultime, sono scritte nel libro di Natan, il profeta, nella profezia di Aiia di Silo, e nelle visioni di Ieddo il veggente, relative a Geroboamo, figlio di Nebat. 30 Salomone regnò a Gerusalemme, su tutto Israele, quarant’anni. 31 Poi Salomone si addormentò con i suoi padri e fu sepolto nella città di Davide suo padre; e Roboamo suo figlio regnò al suo posto.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-