Publicidade

Deuteronômio 12

IRB20

1 Jen estas la leĝoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedaĵon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero. 2 Ekstermu ĉiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. 3 Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko. 4 Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio; 5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien, 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj. 7 Kaj manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio. 8 Ne faru simile al ĉio, kion ni faras ĉi tie hodiaŭ, ĉiu tion, kio plaĉas al li; 9 ĉar vi nun ankoraŭ ne venis al la ripozo kaj al la posedaĵo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere: 11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi. 13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun vi vidos; 14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru ĉion, kion mi ordonas al vi. 15 Tamen, kiom deziros via animo, vi povas buĉi kaj manĝi viandon laŭ la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en ĉiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas manĝi ĝin, kiel gazelon cervon. 16 Nur la sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon. 17 Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj; 18 sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj. 19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon. 21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta deziro de via animo. 22 Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi. 23 Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando; 24 ne manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon; 25 ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 26 Sed viajn sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo. 27 Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi. 28 Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando: 30 tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros. 31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

32 Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Ordine di servire l’Eterno nel luogo che Egli si sceglierà

1 Queste sono le leggi e le prescrizioni che avrete cura di osservare nel paese che l’Eterno, l’Iddio dei tuoi padri, ti perché tu lo possegga, tutto il tempo che vivrete sulla terra. 2 Distruggerete interamente tutti i luoghi dove le nazioni che state per scacciare servono i loro dèi: sugli alti monti, sui colli, e sotto qualunque albero verdeggiante. 3 Demolirete i loro altari, spezzerete le loro statue, darete alle fiamme i loro idoli di Astarte, abbatterete le immagini scolpite dei loro dèi, e farete sparire il loro nome da quei luoghi. 4 Non farete così riguardo all’Eterno, al vostro Dio; 5 ma lo cercherete nella sua dimora, nel luogo che l’Eterno, il vostro Dio, avrà scelto fra tutte le vostre tribù, per mettervi il suo nome; e andrete; 6 porterete i vostri olocausti e i vostri sacrifici, le vostre decime, quello che le vostre mani avranno prelevato, le vostre offerte votive e le vostre offerte volontarie, e i primogeniti delle vostre mandrie e delle vostre greggi; 7 e mangerete davanti all’Eterno vostro Dio, e vi rallegrerete, voi e le vostre famiglie, godendo di tutto ciò a cui avrete messo mano, e in cui l’Eterno, il vostro Dio, vi avrà benedetti. 8 Non farete come facciamo oggi qui, dove ognuno fa tutto quello che gli pare bene, 9 perché finora non siete giunti al riposo e all’eredità che l’Eterno, il vostro Dio, vi . 10 Ma passerete il Giordano e abiterete il paese che l’Eterno, il vostro Dio, vi in eredità, e avrete riposo da tutti i vostri nemici che vi circondano e starete al sicuro; 11 e allora, porterete al luogo che l’Eterno, il vostro Dio, avrà scelto come dimora del suo nome, tutto quello che vi comando: i vostri olocausti e i vostri sacrifici, le vostre decime, quello che le vostre mani avranno prelevato, e tutte le offerte scelte che avrete consacrato in voto all’Eterno. 12 E vi rallegrerete davanti all’Eterno, al vostro Dio, voi, i vostri figli, le vostre figlie, i vostri servi, le vostre serve e il Levita che abiterà nelle vostre città; poiché egli non ha parte possesso tra voi. 13 Allora ti guarderai bene dall’offrire i tuoi olocausti in qualunque luogo vedrai; 14 ma offrirai i tuoi olocausti nel luogo che l’Eterno avrà scelto in una delle tue tribù; e farai tutto quello che ti comando. 15 Però, potrai sgozzare animali a tuo piacimento e mangiarne la carne in tutte le tue città, secondo la benedizione che l’Eterno ti avrà elargito; tanto colui che sarà impuro quanto colui che sarà puro ne potranno mangiare, come si fa della carne di gazzella e di cervo; 16 ma non ne mangerete il sangue; lo spargerai per terra come acqua. 17 Non potrai mangiare nelle tue città le decime del tuo frumento, del tuo mosto, del tuo olio, i primogeniti dei tuoi armenti e delle tue greggi, ciò che avrai consacrato per voto, le tue offerte volontarie, quel che le tue mani avranno prelevato; 18 mangerai queste cose davanti all’Eterno tuo Dio, nel luogo che l’Eterno, il tuo Dio, avrà scelto, tu, tuo figlio, tua figlia, il tuo servo, la tua serva, e il Levita che sarà nelle tue città; e ti rallegrerai davanti all’Eterno tuo Dio, di ogni cosa a cui avrai messo mano. 19 Guardati bene, tutto il tempo che vivrai nel tuo paese, dall’abbandonare il Levita. 20 Quando l’Eterno, il tuo Dio, avrà ampliato i tuoi confini, come ti ha promesso, e tu, desiderando di mangiare della carne dirai: Vorrei mangiare della carne, potrai mangiare della carne a tuo piacimento. 21 Se il luogo che l’Eterno, il tuo Dio, avrà scelto per porvi il suo nome sarà lontano da te, potrai ammazzare bestiame grosso e minuto che l’Eterno ti avrà dato, come ti ho prescritto; e potrai mangiarne nelle tue città a tuo piacimento. 22 Soltanto, ne mangerai come si mangia la carne di gazzella e di cervo; ne potrà mangiare tanto chi sarà impuro quanto chi sarà puro; 23 ma guardati assolutamente dal mangiarne il sangue, perché il sangue è la vita; e tu non mangerai la vita insieme con la carne. 24 Non lo mangerai; lo spargerai per terra come acqua. 25 Non lo mangerai affinché sia felice tu e i tuoi figli dopo di te, quando avrai fatto ciò che è giusto agli occhi dell’Eterno. 26 Ma quanto alle cose che avrai consacrato o promesso per voto, le prenderai e andrai al luogo che l’Eterno avrà scelto, 27 e offrirai i tuoi olocausti, la carne e il sangue, sull’altare dell’Eterno, che è il tuo Dio; e il sangue delle altre tue vittime dovrà essere sparso sull’altare dell’Eterno, del tuo Dio, e tu ne mangerai la carne. 28 Osserva e ascolta tutte queste cose che ti comando, affinché sia sempre felice tu e i tuoi figli dopo di te, quando avrai fatto ciò che è bene e giusto agli occhi dell’Eterno, che è il tuo Dio. 29 Quando l’Eterno, il tuo Dio, avrà sterminato davanti a te le nazioni dove tu stai per andare a spodestarle, e quando le avrai spodestate e ti sarai stabilito nel loro paese, 30 guardati bene dal cadere nel laccio, seguendo il loro esempio, dopo che saranno state distrutte davanti a te, e dall’informarti dei loro dèi, dicendo: Come servivano i loro dèi queste nazioni? Anch’io voglio fare lo stesso. 31 Non farai così riguardo all’Eterno, al tuo Dio; poiché esse praticavano verso i loro dèi tutto ciò che è abominevole per l’Eterno e che egli detesta; davano perfino alle fiamme i loro figli e le loro figlie, in onore dei loro dèi. 32 Avrete cura di mettere in pratica tutte le cose che vi comando; non vi aggiungerai nulla, e nulla ne toglierai.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-