Publicidade

Ester 4

IRB20

1 Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo. 2 Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo. 3 Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro. 4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis. 5 Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas. 6 Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo. 7 Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin. 8 Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo. 9 Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj. 10 Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj: 11 Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. 12 Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester, 13 tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj. 14 Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon? 15 Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj: 16 Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu. 17 Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

Angoscia e digiuno dei Giudei

1 Quando Mardocheo seppe tutto quello che era stato fatto, si stracciò le vesti, si coprì di un sacco, si cosparse di cenere, e uscì per la città, mandando alte e amare grida; 2 e giunse davanti alla porta del re, poiché a nessuno che fosse coperto di sacco era permesso di passare per la porta del re. 3 In ogni provincia, dovunque giungevano l’ordine del re e il suo decreto, ci fu grande desolazione fra i Giudei: digiunavano, piangevano, si lamentavano, e a molti fecero da letto il sacco e la cenere. 4 Le ancelle di Ester e i suoi eunuchi vennero a riferirle la notizia. La regina fu molto angosciata e mandò delle vesti a Mardocheo, perché se le mettesse e si togliesse di dosso il sacco; ma egli non le accettò. 5 Allora Ester chiamò Atac, uno degli eunuchi che il re aveva messo al suo servizio, e gli ordinò di andare da Mardocheo per domandargli che cosa questo significasse, e perché agisse così. 6 Atac dunque si recò da Mardocheo sulla piazza della città, di fronte alla porta del re. 7 Mardocheo gli raccontò tutto quello che gli era avvenuto e gli indicò la somma di denaro che Aman aveva promesso di versare al tesoro reale per far distruggere i Giudei; 8 e gli diede anche una copia del testo del decreto che era stato promulgato a Susa per il loro sterminio, affinché lo mostrasse a Ester, la informasse di tutto, e le ordinasse di presentarsi al re per chiedergli grazia e per intercedere in favore del suo popolo. 9 Atac tornò da Ester e le riferì le parole di Mardocheo. 10 Allora Ester ordinò ad Atac di andare a dire a Mardocheo: 11 "Tutti i servi del re e il popolo delle sue province sanno che se qualcuno, uomo o donna che sia, entra dal re nel cortile interno, senza essere stato chiamato, per una legge che è la stessa per tutti, egli deve essere messo a morte, a meno che il re non stenda verso di lui il suo scettro d’oro; in tal caso, ha salva la vita. E sono già trenta giorni che io non sono stata chiamata per andare dal re". 12 Le parole di Ester furono riferite a Mardocheo; 13 e Mardocheo fece dare questa risposta a Ester: "Non metterti in mente che tu sola scamperai fra tutti i Giudei perché sei nella casa del re. 14 Poiché se oggi tu taci, soccorso e liberazione sorgeranno per i Giudei da qualche altra parte; ma tu e la casa di tuo padre perirete; e chi sa se non sei diventata regina appunto per un tempo come questo?". 15 Allora Ester ordinò che si rispondesse a Mardocheo: 16 "Va, raduna tutti i Giudei che si trovano a Susa, e digiunate per me; state senza mangiare e senza bere per tre giorni, notte e giorno. Anch’io con le mie ancelle digiunerò nello stesso modo; e dopo entrerò dal re, sebbene ciò sia contro la legge; e se devo morire che io muoia!". 17 Mardocheo se ne andò, e fece tutto quello che Ester gli aveva ordinato.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-