Publicidade

Ester 9

IRB20

1 En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj dekreto en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn. 2 La Judoj kolektiĝis en siaj urboj en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, por etendi la manon kontraŭ siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontraŭstari al ili, ĉar timo antaŭ ili falis sur ĉiujn popolojn. 3 Kaj ĉiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la reĝo favoris la Judojn, ĉar falis sur ilin timo antaŭ Mordeĥaj. 4 Ĉar Mordeĥaj estis granda en la domo de la reĝo, kaj la famo pri li iris tra ĉiuj landoj, ĉar la viro Mordeĥaj fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda. 5 Kaj la Judoj batis ĉiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis. 6 En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn; 7 ankaŭ Parŝandatan, Dalfonon, Aspatan, 8 Poratan, Adaljan, Aridatan, 9 Parmaŝtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan, 10 la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 11 En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo Ŝuŝan estis raportita al la reĝo. 12 Kaj la reĝo diris al la reĝino Ester: En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaŭ la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la reĝo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraŭ deziras? tio estos plenumita. 13 Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari tion saman, kion hodiaŭ, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu. 14 Kaj la reĝo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en Ŝuŝan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis. 15 La Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis ankaŭ en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en Ŝuŝan tricent homojn; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 16 Ankaŭ la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la reĝo, kolektiĝis kaj stariĝis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaŭ siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 17 Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en ĝia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco. 18 Sed la Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco. 19 Tial la Judoj, kiuj loĝas en loĝlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de ĝojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.

20 Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj, 21 ke ili akceptu por si, ke ili festados ĉiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj ĝian dek-kvinan tagon, 22 kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj. 23 Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordeĥaj. 24 Ĉar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de ĉiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj ĵetis pur’on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin; 25 sed kiam ŝi venis antaŭ la reĝon, ĉi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turniĝu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo. 26 Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laŭ la vorto pur. Tial, konforme al ĉiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin, 27 la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare. 28 Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en ĉiuj generacioj, en ĉiu familio, en ĉiu lando, kaj en ĉiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj ĉe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro. 29 Kaj la reĝino Ester, filino de Abiĥail, kaj la Judo Mordeĥaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim. 30 Kaj ili sendis leterojn al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero, 31 ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordeĥaj kaj la reĝino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj preĝadon. 32 Kaj laŭ la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.

Vendetta dei Giudei. La festa dei Purim

1 Il dodicesimo mese, cioè il mese di Adar, il tredicesimo giorno del mese, quando l’ordine del re e il suo decreto dovevano essere eseguiti, il giorno che i nemici dei Giudei speravano di averli in loro potere, avvenne invece tutto il contrario; poiché furono i Giudei che ebbero in loro potere i loro nemici. 2 I Giudei si radunarono nelle loro città, in tutte le province del re Assuero, per mettere le mani su quelli che cercavano di fare loro del male; e nessuno poté resister loro, perché il timore dei Giudei si era impadronito di tutti i popoli. 3 Tutti i capi delle province, i satrapi, i governatori e quelli che facevano gli affari del re diedero manforte ai Giudei, perché il timore di Mardocheo si era impadronito di loro. 4 Infatti Mardocheo era grande nel palazzo del re, e la sua fama si spandeva in tutte le province, perché quest’uomo, Mardocheo, diventava sempre più potente. 5 I Giudei dunque colpirono tutti i loro nemici, passandoli a fil di spada, uccidendoli e sterminandoli; fecero dei loro nemici quello che vollero. 6 Nella residenza reale di Susa i Giudei uccisero e sterminarono cinquecento uomini, 7 e misero a morte Parsandata, Dalfon, Aspata, Porata, 8 Adalia, Aridata, 9 Parmasta, Arisai, Aridai, e Vaizata, i dieci figli di Aman, 10 figlio di Ammedata, il nemico dei Giudei, ma non si diedero al saccheggio. 11 Quel giorno stesso il numero di quelli che erano stati uccisi alla residenza reale di Susa fu portato a conoscenza del re. 12 Il re disse alla regina Ester: "Nella residenza reale di Susa i Giudei hanno ucciso, hanno sterminato cinquecento uomini e dieci figli di Aman; che avranno mai fatto nelle altre province del re? Ora che cosa chiedi tu ancora? Ti sarà dato. Che altro desideri? Lo avrai". 13 Allora Ester disse: "Se così piace al re, sia permesso ai Giudei che sono a Susa di fare anche domani quello che era stato decretato per oggi; e siano appesi alla forca i dieci figli di Aman". 14 E il re ordinò che così fosse fatto. Il decreto fu promulgato a Susa, e i dieci figli di Aman furono impiccati. 15 I Giudei che erano a Susa si radunarono ancora il quattordicesimo giorno del mese di Adar e uccisero a Susa trecento uomini; ma non si diedero al saccheggio. 16 Anche gli altri Giudei che erano nelle province del re si radunarono, difesero la loro vita, ed ebbero riposo dagli attacchi dei loro nemici; uccisero settantacinquemila di quelli che li odiavano, ma non si diedero al saccheggio. 17 Questo avvenne il tredicesimo giorno del mese di Adar; il quattordicesimo giorno si riposarono e ne fecero un giorno di conviti e di gioia. 18 Ma i Giudei che erano a Susa si radunarono il tredicesimo e il quattordicesimo giorno di quel mese; il quindicesimo giorno si riposarono e ne fecero un giorno di conviti e di gioia. 19 Perciò i Giudei della campagna che abitano in città non murate fanno del quattordicesimo giorno del mese di Adar un giorno di gioia, di conviti e di festa, nel quale gli uni mandano dei regali agli altri. 20 Mardocheo scrisse queste cose e mandò delle lettere a tutti i Giudei che erano in tutte le province del re Assuero, vicini e lontani, 21 ordinando loro di celebrare ogni anno il quattordicesimo e il quindicesimo giorno del mese di Adar, 22 come i giorni nei quali i Giudei ebbero riposo dagli attacchi dei loro nemici e il mese in cui il loro dolore era stato cambiato in gioia, il loro lutto in festa, e di fare di questi giorni dei giorni di conviti e di gioia, nei quali gli uni avrebbero mandato dei regali agli altri e si sarebbero fatti dei doni ai bisognosi. 23 I Giudei si impegnarono a continuare quello che avevano già cominciato a fare, e che Mardocheo aveva scritto loro; 24 poiché Aman, figlio di Ammedata, l’Agaghita, il nemico di tutti i Giudei, aveva tramato contro i Giudei per distruggerli, e aveva gettato il Pur, vale a dire la sorte, per sgominarli e farli perire; 25 ma quando Ester si presentò davanti al re, questi ordinò per iscritto che la perversa macchinazione che Aman aveva ordito contro i Giudei fosse fatta ricadere sul suo capo, e che lui e i suoi figli fossero appesi alla forca. 26 Perciò quei giorni furono detti Purim, dal termine Pur. Secondo tutto il contenuto di quella lettera, in seguito a tutto quello che avevano visto a questo proposito e che era loro avvenuto, 27 i Giudei stabilirono e presero per , per la loro discendenza e per tutti quelli che si sarebbero aggiunti a loro, l’impegno inviolabile di celebrare ogni anno quei due giorni secondo quanto prescritto e al tempo fissato. 28 Quei giorni dovevano essere commemorati e celebrati di generazione in generazione, in ogni famiglia, in ogni provincia, in ogni città; e quei giorni di Purim non dovevano cessare mai di essere celebrati fra i Giudei, e il loro ricordo non doveva mai essere cancellato fra i loro discendenti. 29 La regina Ester, figlia di Abiail, e il Giudeo Mardocheo riscrissero con ogni autorità, per dare peso a questa loro seconda lettera relativa ai Purim. 30 E si mandarono delle lettere a tutti i Giudei nelle centoventisette province del regno di Assuero: lettere contenenti parole di pace e di fedeltà, 31 per fissare bene quei giorni di Purim nelle loro date precise, come li avevano ordinati il Giudeo Mardocheo e la regina Ester, e come loro stessi li avevano stabiliti per e per i loro discendenti, in occasione del loro digiuno e del loro grido. 32 Così l’ordine di Ester stabilì l’istituzione dei Purim, e ciò fu scritto in un libro.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-