Publicidade

Êxodo 38

IRB20

1 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; kaj tri ulnoj estis ĝia alto. 2 Kaj li faris ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj; kaj li tegis ĝin per kupro. 3 Kaj li faris ĉiujn vazojn de la altaro; la potojn, la ŝovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn li faris el kupro. 4 Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico, malsupre, ĝis la mezo. 5 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj. 6 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro. 7 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti ĝin per ili; li faris ĝin interne malplena, el tabuloj.

8 Kaj li faris la lavujon el kupro kaj ĝian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektiĝis amase antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

9 Kaj li faris la korton: sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj, 10 kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 11 Kaj sur la norda flanko ankaŭ cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 12 Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 13 Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj. 14 Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj. 15 Kaj sur la dua latero, sur ambaŭ flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj. 16 Ĉiuj kurtenoj de la korto ĉirkaŭe estis el tordita bisino. 17 Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj el arĝento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj ĉiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per arĝentaj ligaĵoj. 18 Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laboraĵo el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo, laŭ la mezuro de la kurtenoj de la korto. 19 Kaj al ĝi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el arĝento, iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 20 Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el kupro.

21 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 22 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; 23 kaj kun li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj sur bisino.

24 La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de la sankta siklo. 25 Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo: 26 po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 27 Cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo. 28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili. 29 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj. 30 Kaj li faris el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la altaro, 31 kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.

Costruzione dell’altare degli olocausti

1 Poi fece l’altare degli olocausti, di legno di acacia; la sua lunghezza era di cinque cubiti; e la sua larghezza di cinque cubiti; era quadrato, e aveva un’altezza di tre cubiti. 2 E ai quattro angoli gli fece dei corni, che spuntavano da esso, e lo rivestì di bronzo. 3 Fece pure tutti gli utensili dell’altare: i vasi per le ceneri, le palette, i bacini, i forchettoni, i bracieri; fece di bronzo tutti i suoi utensili. 4 E fece per l’altare una gratella di bronzo in forma di rete, sotto la cornice nella parte inferiore; in modo che la rete raggiungesse la metà dell’altezza dell’altare. 5 E fuse quattro anelli per i quattro angoli della gratella di bronzo, per farvi passare le stanghe. 6 Poi fece le stanghe di legno di acacia, e lo rivestì di bronzo. 7 E fece passare le stanghe per gli anelli, ai lati dell’altare, le quali dovevano servire a portarlo; e lo fece di tavole, vuoto.

La conca di bronzo

8 Poi fece la conca di bronzo, e la sua base di bronzo, servendosi degli specchi delle donne che venivano a gruppi a fare il servizio all’ingresso della tenda di convegno.

Il cortile

9 Poi fece il cortile; dal lato meridionale, vi erano, per formare il cortile, cento cubiti di cortine di lino fino ritorto, 10 con le loro venti colonne e le loro venti basi di bronzo; i chiodi e le aste delle colonne erano d’argento. 11 Dal lato di settentrione, vi erano cento cubiti di cortine con le loro venti colonne e le loro venti basi di bronzo; i chiodi e le aste delle colonne erano d’argento. 12 Dal lato d’occidente, vi erano cinquanta cubiti di cortine con le loro dieci colonne e le loro dieci basi; i chiodi e le aste delle colonne erano d’argento. 13 E sulla parte davanti, dal lato orientale, vi erano cinquanta cubiti: 14 da uno dei lati dell’ingresso vi erano quindici cubiti di cortine, con tre colonne e le loro tre basi; 15 e dall’altro lato (tanto da una parte quanto dall’altra dell’ingresso del cortile) vi erano quindici cubiti di cortine, con le loro tre colonne e le loro tre basi. 16 Tutte le cortine che formavano il recinto del cortile erano di lino fino ritorto; 17 e le basi per le colonne erano di bronzo; i chiodi e le aste delle colonne erano d’argento, e i capitelli delle colonne erano rivestiti d’argento, e tutte le colonne del cortile erano congiunte con delle aste d’argento. 18 La portiera per l’ingresso del cortile era un lavoro di ricamo, di filo violaceo, porporino, scarlatto, e di lino fino ritorto; aveva una lunghezza di venti cubiti, un’altezza di cinque cubiti, corrispondente alla larghezza delle cortine del cortile. 19 Le colonne erano quattro, e quattro le loro basi, di bronzo; i loro chiodi erano d’argento, e i loro capitelli e le loro aste erano rivestiti d’argento. 20 Tutti i picchetti del tabernacolo e del recinto del cortile erano di bronzo.

Costo complessivo del tabernacolo

21 Questi sono i conti del tabernacolo, del tabernacolo della testimonianza, che furono fatti per ordine di Mosè, a cura dei Leviti, sotto la direzione di Itamar, figlio del sacerdote Aaronne. 22 Besaleel, figlio di Uri, figlio di Cur della tribù di Giuda, fece tutto quello che l’Eterno aveva ordinato a Mosè, 23 avendo con Ooliab, figlio di Aisamac, della tribù di Dan, scultore, disegnatore, e ricamatore di stoffe violacee, porporine, scarlatte e di lino fino. 24 Tutto l’oro che fu impiegato nell’opera per tutti i lavori del santuario, oro delle offerte, fu ventinove talenti e settecentotrenta sicli, secondo il siclo del santuario. 25 L’argento di quelli della comunità dei quali si fece il censimento, fu cento talenti e millesettecentosettantacinque sicli, secondo il siclo del santuario: 26 un beca a testa, vale a dire un mezzo siclo, secondo il siclo del santuario, per ogni uomo compreso nel censimento, dall’età di vent’anni in su: cioè, per seicentotremilacinquecentocinquanta uomini. 27 I cento talenti d’argento servirono a fondere le basi del santuario e le basi del velo: cento basi per i cento talenti, un talento per base. 28 E con i millesettecentosettantacinque sicli si fecero dei chiodi per le colonne, si rivestirono i capitelli, e si fecero le aste delle colonne. 29 Il bronzo delle offerte ammontava a settanta talenti e a duemilaquattrocento sicli. 30 Con questi si fecero le basi dell’ingresso della tenda di convegno, l’altare di bronzo con la sua gratella di bronzo, e tutti gli utensili dell’altare, 31 le basi del cortile tutto intorno, le basi dell’ingresso del cortile, tutti i picchetti del tabernacolo e tutti i picchetti del recinto del cortile.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-