Publicidade

Êxodo 35

IRB20

1 Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: 2 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita. 3 Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata.

4 Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo: 5 Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo: ĉiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo: oron kaj arĝenton kaj kupron, 6 kaj bluan teksaĵon kaj purpuran kaj ruĝan, kaj bisinon kaj kapran lanon, 7 kaj virŝafajn felojn ruĝe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon, 8 kaj oleon por lumigado, kaj aromaĵojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 9 kaj ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo. 10 Kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru ĉion, kion ordonis la Eternulo: 11 la tabernaklon kaj ĝian tendon kaj ĝian kovron, ĝiajn hoketojn kaj ĝiajn tabulojn, ĝiajn riglilojn, ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn; 12 la keston kaj ĝiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon; 13 la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono; 14 kaj la kandelabron por lumigi kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj ĝiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi; 15 kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo; 16 la altaron de bruloferoj kaj ĝian kupran kradon, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon; 17 la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto; 18 la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn ŝnurojn; 19 la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

20 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaŭ Moseo. 21 Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj. 22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo. 23 Kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, purpura, ruĝa, bisino, kapra lano, ŝafaj feloj ruĝaj, antilopaj feloj, alportis. 24 Ĉiu, kiu oferis arĝenton kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin. 25 Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon. 26 Kaj ĉiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, ŝpinis kapran lanon. 27 Kaj la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo, 28 kaj la aromaĵon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj. 29 Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda; 31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento, kaj scio kaj per ĉia arto, 32 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro, 33 kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian artistan laboron. 34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan. 35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.

La legge del sabato

1 Mosè convocò tutta la comunità dei figli d’Israele, e disse loro: "Queste sono le cose che l’Eterno ha ordinato di fare. 2 Sei giorni si dovrà lavorare, ma il settimo giorno sarà per voi un giorno santo, un sabato di solenne riposo, consacrato all’Eterno. Chiunque farà qualche lavoro in esso sarà messo a morte. 3 Non accenderete fuoco in alcuna delle vostre abitazioni il giorno del sabato".

Le offerte per la costruzione del tabernacolo

4 Poi Mosè parlò a tutta la comunità dei figli d’Israele, e disse: "Questo è quello che l’Eterno ha ordinato: 5 Prelevate da quello che avete, un’offerta all’Eterno; chiunque è di cuore volenteroso porterà un’offerta all’Eterno: oro, argento, bronzo; 6 stoffe di colore violaceo, porporino, scarlatto, lino fino, pelo di capra, 7 pelli di montone tinte di rosso, pelli di tasso, legno di acacia, 8 olio per il candelabro, aromi per l’olio dell’unzione e per il profumo fragrante, 9 pietre di onice, pietre da incastonare per l’efod e per il pettorale. 10 Chiunque tra voi ha delle abilità venga ed esegua tutto quello che l’Eterno ha ordinato: 11 il tabernacolo, la sua tenda e la sua coperta, i suoi fermagli, le sue assi, le sue traverse, le sue colonne e le sue basi, 12 l’arca, le sue stanghe, il propiziatorio e il velo da stendere davanti all’arca, la tavola e le sue stanghe, 13 tutti i suoi utensili, e il pane della presentazione; 14 il candelabro per la luce e i suoi utensili, le sue lampade e l’olio per il candelabro; 15 l’altare dei profumi e le sue stanghe, l’olio dell’unzione e il profumo fragrante, la portiera dell’ingresso per l’entrata del tabernacolo, 16 l’altare degli olocausti con la sua gratella di bronzo, le sue stanghe e tutti i suoi utensili, la conca e la sua base, 17 le cortine del cortile, le sue colonne e le loro basi e la portiera all’ingresso del cortile; 18 i picchetti del tabernacolo e i picchetti del cortile e le loro funi; 19 i paramenti per le cerimonie per fare il servizio nel luogo santo, i paramenti sacri per il sacerdote Aaronne, e i paramenti dei suoi figli per esercitare il sacerdozio". 20 Allora tutta la comunità dei figli d’Israele partì dalla presenza di Mosè. 21 E tutti quelli che il loro cuore spingeva e tutti quelli che il loro spirito rendeva volenterosi, vennero a portare l’offerta all’Eterno per l’opera della tenda di convegno, per tutto il suo servizio e per i paramenti sacri. 22 Vennero uomini e donne; quanti erano di cuore volenteroso portarono fermagli, orecchini, anelli da sigillare e braccialetti, ogni sorta di gioielli d’oro; ognuno portò qualche offerta d’oro all’Eterno. 23 E chiunque aveva delle stoffe tinte di violaceo, porporino, scarlatto, o lino fino, o pelo di capra, o pelli di montone tinte in rosso, o pelli di tasso, portava ogni cosa. 24 Chiunque poteva fare un’offerta d’argento e di bronzo, portò l’offerta consacrata all’Eterno; e chiunque aveva del legno di acacia per qualunque lavoro destinato al servizio, lo portò. 25 E tutte le donne abili filarono con le proprie mani e portarono i loro filati in colore violaceo, porporino, scarlatto, e del lino fino. 26 E tutte le donne che il cuore spinse a usare la loro abilità, filarono del pelo di capra. 27 E i capi del popolo portarono pietre d’onice e pietre da incastonare per l’efod e per il pettorale, 28 aromi e olio per il candelabro, per l’olio dell’unzione e per il profumo fragrante. 29 Tutti i figli d’Israele, uomini e donne, che il cuore mosse a portare volenterosamente il necessario per tutta l’opera che l’Eterno aveva ordinata per mezzo di Mosè, portarono all’Eterno delle offerte volontarie.

Besaleel e Ooliab

30 Mosè disse ai figli d’Israele: "Vedete, l’Eterno ha chiamato per nome Besaleel figlio di Uri, figlio di Cur, della tribù di Giuda; 31 e lo ha riempito dello Spirito di Dio, di abilità, di intelligenza e di sapienza per ogni sorta di lavori, 32 per concepire opere d’arte, per lavorare l’oro, l’argento e il bronzo, 33 per incidere pietre da incastonare, per scolpire il legno, per eseguire ogni sorta di lavori d’arte. 34 E gli ha comunicato il dono d’insegnare: a lui e a Ooliab, figlio di Aisamac, della tribù di Dan. 35 Li ha riempiti di intelligenza per eseguire ogni sorta di lavori di artigiano e di disegnatore, di ricamatore e di tessitore in colori svariati: violaceo, porporino, scarlatto, e di lino fino, per eseguire qualunque lavoro e per concepire lavori d’arte.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-