Publicidade

Êxodo 14

IRB20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro. 3 Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis. 4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel. 5 Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni? 6 Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon. 7 Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro. 8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta. 9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-Cefon. 10 Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 11 Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo? 12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. 13 Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

15 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. 16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. 17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 19 Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; 20 kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.

26 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili unu. 29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. 31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Faraone insegue gli Israeliti

1 L’Eterno parlò a Mosè, dicendo: 2 "Diai figli d’Israele che tornino indietro e si accampino di fronte a Pi-Achirot, fra Migdol e il mare, di fronte a Baal-Sefon; accampatevi davanti a quel luogo presso il mare. 3 Il Faraone dirà dei figli d’Israele: Si sono smarriti nel paese; il deserto li tiene rinchiusi. 4 E io indurirò il cuore del Faraone, ed egli li inseguirà; ma io trarrò gloria dal Faraone e da tutto il suo esercito, e gli Egiziani sapranno che io sono l’Eterno". Ed essi fecero così. 5 Quando fu riferito al re d’Egitto che il popolo era fuggito, il cuore del Faraone e dei suoi servitori cambiò sentimento verso il popolo e dissero: "Che cosa abbiamo fatto a lasciare andare Israele, così che non ci serviranno più?". 6 Allora il Faraone fece attaccare il suo carro, e prese il suo popolo con . 7 Prese seicento carri scelti e tutti i carri d’Egitto; e su tutti vi erano dei guerrieri. 8 L’Eterno indurì il cuore del Faraone, re d’Egitto, ed egli inseguì i figli d’Israele, che uscivano pieni di sicurezza. 9 Gli Egiziani dunque li inseguirono; e tutti i cavalli, i carri del Faraone, i suoi cavalieri e il suo esercito li raggiunsero mentre essi erano accampati presso il mare, vicino a Pi-Achirot, di fronte a Baal-Sefon. 10 E quando Faraone si fu avvicinato, i figli d’Israele alzarono gli occhi: ed ecco, gli Egiziani marciavano alle loro spalle; allora ebbero grande paura, e gridarono all’Eterno. 11 E dissero a Mosè: "Mancavano forse sepolture in Egitto, che ci hai condotti a morire nel deserto? Perché ci hai fatto questo, facendoci uscire dall’Egitto? 12 Non è ciò che ti dicevamo in Egitto: Lasciaci stare, che serviamo gli Egiziani? Poiché per noi era meglio servire gli Egiziani che morire nel deserto". 13 E Mosè disse al popolo: "Non temete, state fermi, e vedrete la liberazione che l’Eterno compirà oggi per voi; poiché gli Egiziani che avete visti quest’oggi, non li vedrete mai più. 14 L’Eterno combatterà per voi, e voi ve ne starete tranquilli". 15 Poi l’Eterno disse a Mosè: "Perché gridi a me? Diai figli d’Israele che si mettano in marcia. 16 E tu alza il tuo bastone, stendi la tua mano sul mare, e dividilo; e i figli d’Israele entreranno in mezzo al mare a piedi asciutti. 17 Quanto a me, ecco, io indurirò il cuore degli Egiziani, ed essi entreranno dietro di loro; e io trarrò gloria dal Faraone, da tutto il suo esercito, dai suoi carri e dai suoi cavalieri. 18 E gli Egiziani sapranno che io sono l’Eterno, quando avrò tratto gloria dal Faraone, dai suoi carri e dai suoi cavalieri". 19 Allora l’angelo di Dio, che precedeva l’accampamento d’Israele, si mosse e andò a porsi alle loro spalle; anche la colonna di nuvola si mosse dal davanti e si fermò alle loro spalle; 20 e andò a mettersi fra l’accampamento dell’Egitto e l’accampamento d’Israele; e la nube era tenebrosa per gli uni, mentre rischiarava gli altri nella notte. E l’accampamento degli uni non si avvicinò all’altro per tutta la notte.

Passaggio del Mar Rosso

21 Allora Mosè stese la sua mano sul mare; e l’Eterno fece ritirare il mare attraverso un vigoroso vento orientale durato tutta la notte, e ridusse il mare in terra asciutta; e le acque si divisero. 22 E i figli d’Israele entrarono in mezzo al mare, sull’asciutto, e le acque formavano come un muro alla loro destra e alla loro sinistra. 23 Gli Egiziani li inseguirono, e tutti i cavalli del Faraone, i suoi carri e i suoi cavalieri entrarono dietro di loro in mezzo al mare. 24 E avvenne verso la vigilia del mattino, che l’Eterno, dalla colonna di fuoco e dalla nuvola, guardò verso l’accampamento degli Egiziani, e lo mise in rotta. 25 Tolse le ruote dei loro carri, e ne rese l’avanzata pesante; tanto che gli Egiziani dissero: "Fuggiamo davanti a Israele, perché l’Eterno combatte per loro contro gli Egiziani". 26 Poi l’Eterno disse a Mosè: "Stendi la tua mano sul mare, e le acque ritorneranno sugli Egiziani, sui loro carri e sui loro cavalieri". 27 Allora Mosè stese la sua mano sul mare e, sul far della mattina, il mare riprese la sua forza; e gli Egiziani, fuggendo, gli andavano incontro; e l’Eterno precipitò gli Egiziani in mezzo al mare. 28 Le acque tornarono e coprirono i carri, i cavalieri, tutto l’esercito del Faraone che erano entrati nel mare per inseguire gli Israeliti; e non ne scampò neppure uno. 29 Ma i figli d’Israele camminarono sull’asciutto in mezzo al mare, e le acque formavano come un muro alla loro destra e alla loro sinistra. 30 Così, in quel giorno, l’Eterno salvò Israele dalle mani degli Egiziani, e Israele vide sul lido del mare gli Egiziani morti. 31 Israele vide la grande potenza che l’Eterno aveva dispiegata contro gli Egiziani; così il popolo temette l’Eterno e credette nell’Eterno e in Mosè suo servo.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-