Publicidade

Isaías 7

IRB20

1 En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin. 2 Oni raportis al la domo de David, dirante: La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.

3 Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj, 4 kaj diru al li: Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 5 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraŭ vi, kaj diras: 6 Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la filon de Tabeel. 7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Tio ne plenumiĝos, kaj tio ne estos. 8 Ĉar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim ĉesos esti popolo. 9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

10 Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Aĥaz jene: 11 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre. 12 Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon. 13 Kaj li diris: Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas mian Dion? 14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel. 15 Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon. 16 Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj. 17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.

18 En tiu tago la Eternulo alvokos la muŝojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria; 19 kaj ili venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj.

20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos la barbon.

21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du ŝafojn; 22 kaj pro la abundo de lakto li manĝos buteron; ĉar buteron kaj lakton manĝos ĉiu, kiu restos en la lando.

23 En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj. 24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj. 25 Kaj sur ĉiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per pioĉoj, oni ne povos supreniri pro timo antaŭ la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien ŝafojn.

Profezia contro Israele e la Siria. Minacce contro Giuda

1 Ai giorni di Acaz, figlio di Iotam, figlio di Uzzia, re di Giuda, Resin, re di Siria, e Peca, figlio di Remalia, re d’Israele, salirono contro Gerusalemme per muoverle guerra; ma non riuscirono a espugnarla. 2 Fu riferita alla casa di Davide questa notizia: "La Siria si è alleata con Efraim". Il cuore di Acaz e il cuore del suo popolo furono agitati, come gli alberi della foresta sono agitati dal vento. 3 Allora l’Eterno disse a Isaia: "Vaincontro ad Acaz, tu con Sear-Iasub, tuo figlio, verso l’estremità dell’acquedotto della vasca superiore, sulla strada del campo del lavandaio, e digli: 4 Guarda di startene calmo e tranquillo, non temere e non ti si avvilisca il cuore a causa di questi due avanzi di tizzoni fumanti, a causa dell’ira ardente di Resin, della Siria e del figlio di Remalia. 5 Siccome la Siria, Efraim e il figlio di Remalia meditano del male a tuo danno, dicendo: 6 Saliamo contro Giuda, terrorizziamolo, apriamo una breccia e proclamiamo re in mezzo a esso il figlio di Tabbeel, 7 così dice il Signore, l’Eterno: Questo non avrà effetto; non succederà; 8 poiché Damasco è la capitale della Siria e Resin è il capo di Damasco. Fra sessantacinque anni Efraim sarà fiaccato al punto che non sarà più popolo. 9 Samaria è la capitale di Efraim, e il figlio di Remalia è il capo di Samaria. Se voi non avete fede, certo, non potrete sussistere".

10 L’Eterno parlò di nuovo ad Acaz, e gli disse: 11 "Chiedi un segno all’Eterno, al tuo Dio! chiedilo giù nei luoghi sottoterra o nei luoghi eccelsi!". 12 Acaz rispose: "Io non chiederò nulla; non tenterò l’Eterno". 13 E Isaia disse: "Ora ascoltate, o casa di Davide! È forse poca cosa per voi stancare gli uomini, che volete stancare anche il mio Dio? 14 Perciò il Signore stesso vi darà un segno: ecco, la giovane concepirà, partorirà un figlio, e lo chiamerà Emmanuele. 15 Egli mangerà panna e miele finché sappia rigettare il male e scegliere il bene. 16 Ma prima che il fanciullo sappia rigettare il male e scegliere il bene, il paese del quale tu temi i due re, sarà devastato. 17 L’Eterno farà venire su di te, sul tuo popolo e sulla casa di tuo padre dei giorni, come non se ne ebbero mai dal giorno che Efraim si è separato da Giuda: vale a dire il re di Assiria. 18 E in quel giorno l’Eterno fischierà alle mosche che sono all’estremità dei fiumi d’Egitto, e alle api che sono nel paese di Assiria. 19 Esse verranno e si poseranno tutte nelle valli deserte, nelle fessure delle rocce, su tutti i cespugli e su tutti i pascoli. 20 In quel giorno, il Signore, con un rasoio preso a noleggio di dal fiume, cioè con il re di Assiria, raderà la testa, i peli delle gambe e porterà via anche la barba. 21 In quel giorno avverrà che uno nutrirà una giovenca e due pecore, 22 ed esse daranno tale abbondanza di latte, che egli mangerà della panna; poiché mangerà panna e miele chiunque sarà rimasto superstite nel paese. 23 In quel giorno, ogni terreno contenente mille viti del valore di mille sicli d’argento, sarà abbandonato in balìa dei rovi e dei pruni. 24 Vi si entrerà con le frecce e con l’arco, perché tutto il paese non sarà che rovi e pruni. 25 E tutti i colli che si dissodavano con la vanga non saranno più frequentati per timore dei rovi e dei pruni; vi si lasceranno andare i buoi, e le pecore ne calpesteranno il suolo".

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-