Publicidade

Isaías 27

IRB20

1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

2 En tiu tago kantu pri ĝi, pri la kara vinberĝardeno: 3 Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto; ĉiumomente Mi trinkigas ĝin; por ke neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte. 4 Ĉu Mi ne havas koleron? ĉu iu elmetus batale kontraŭ Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpaŝus kontraŭ ilin, kaj ĉiujn kune forbruligus. 5 Nur en la okazo, se oni serĉus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon. 6 En la estonteco Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

7 Ĉu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? ĉu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj? 8 Nur kiam la mezuro tro pleniĝis, Vi punis lin per ekzilo: Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento. 9 Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno. 10 Ĉar urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn. 11 Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.

12 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.

13 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdiĝis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Annuncio della restaurazione d’Israele

1 In quel giorno, l’Eterno punirà con la sua spada dura, grande e forte, il leviatano, l’agile serpente, il leviatano, il serpente tortuoso e ucciderà il mostro che è nel mare!

2 In quel giorno cantate la vigna dal vino vermiglio! 3 Io, l’Eterno, ne sono il guardiano, io la irrigo ogni istante; la custodisco notte e giorno, affinché nessuno la danneggi. 4 Nessuna ira è in me. Ah! se dovessi combattere contro rovi e pruni, io mi muoverei contro di loro e li brucerei tutti assieme! 5 A meno che non mi si prenda per rifugio, che non si faccia la pace con me, che non si faccia la pace con me.

6 In futuro, Giacobbe metterà radice, Israele fiorirà e germoglierà, e copriranno di frutta la faccia della terra. 7 L’Eterno ha forse colpito il suo popolo come ha colpito quelli che colpivano lui? Lo ha forse ucciso come ha ucciso quelli che uccidevano lui? 8 Tu lo hai punito con misura, mandandolo lontano, portandolo via con il tuo soffio impetuoso, in un giorno di vento orientale. 9 In questo modo è stata espiata l’iniquità di Giacobbe, e questo è il frutto della rimozione del suo peccato: egli ha ridotto tutte le pietre degli altari come pietre di calce frantumate, in modo che gli idoli di Astarte e le colonne solari non risorgeranno più.

10 La città fortificata è una solitudine, una casa disabitata, abbandonata come il deserto; vi pascoleranno i vitelli, vi giaceranno e ne divoreranno gli arbusti. 11 Quando i rami saranno secchi, saranno spezzati e verranno le donne a bruciarli; poiché è un popolo senza intelligenza, perciò colui che lo ha fatto non ne avrà compassione. Colui che lo ha formato non gli farà grazia.

12 In quel giorno, l’Eterno scuoterà i suoi frutti, dal corso del fiume al torrente d’Egitto; voi sarete raccolti a uno a uno, o figli d’Israele.

13 E in quel giorno suonerà una grande tromba; e quelli che erano perduti nel paese di Assiria e quelli che erano dispersi nel paese d’Egitto verranno e si prostreranno davanti all’Eterno, sul monte santo, a Gerusalemme.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-