Publicidade

Isaías 31

IRB20

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos. 4 Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.

5 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos. 6 Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. 7 Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko. 8 Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo. 9 Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

Altra maledizione contro l’alleanza con l’Egitto. Soltanto Dio può liberare il Suo popolo

1 Guai a quelli che scendono in Egitto in cerca di soccorso e hanno fiducia nei cavalli, che confidano nei carri perché sono numerosi, e nei cavalieri perché molto potenti, ma non guardano al Santo d’Israele e non cercano l’Eterno! 2 Eppure, anch’egli è saggio; fa venire il male e non revoca le sue parole, ma insorge contro la casa dei malvagi e contro il soccorso degli artefici di iniquità. 3 Gli Egiziani sono uomini, e non Dio; i loro cavalli sono carne e non spirito; quando l’Eterno stenderà la sua mano il protettore inciamperà, cadrà il protetto e periranno tutti assieme.

4 Poiché così mi ha detto l’Eterno: "Come il leone o il leoncello ruggisce sulla sua preda e, benché una folla di pastori gli sia raccolta contro, non si spaventa alla loro voce, si lascia intimidire dallo strepito che fanno, così scenderà l’Eterno degli eserciti a combattere sul monte Sion e sul suo colle. 5 Come gli uccelli spiegano le ali sulla loro nidiata, così l’Eterno degli eserciti proteggerà Gerusalemme; la proteggerà, la libererà, la risparmierà, la farà scampare". 6 Tornate a colui dal quale vi siete così profondamente allontanati, o figli d’Israele! 7 Poiché, in quel giorno, ognuno getterà via i suoi idoli d’argento e i suoi idoli d’oro, che le vostre mani hanno fatto per peccare. 8 "Allora l’Assiro cadrà per una spada non di uomo, e una spada, che non è di uomo, lo divorerà; egli fuggirà davanti alla spada e i suoi giovani saranno ridotti in schiavitù. 9 La sua rocca fuggirà spaventata e i suoi prìncipi saranno atterriti davanti alla bandiera", dice l’Eterno che ha il suo fuoco in Sion e la sua fornace in Gerusalemme.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-