1 La profetidoj diris al Eliŝa: Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni; 2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris: Iru. 3 Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros. 4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn. 5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita! 6 Kaj la homo de Dio diris: Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis. 7 Kaj li diris: Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
8 La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi stariĝos tendare. 9 Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la Sirianoj. 10 Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn. 11 Maltrankviliĝis la koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili: Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael? 12 Tiam diris unu el liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormoĉambro. 13 Kaj li diris: Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan. 14 Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon. 15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros? 16 Sed li diris: Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili. 17 Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa. 18 La Sirianoj venis al li. Tiam Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris: Frapu ĉi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa. 19 Kaj Eliŝa diris al ili: Ĝi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion. 20 Kiam ili venis en Samarion, Eliŝa diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario. 21 Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro? 22 Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro. 23 Kaj li faris por ili grandan tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
24 Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion. 25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. 26 Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo! 27 Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo? 28 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Ŝi respondis: Ĉi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ. 29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi kaŝis sian filon. 30 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino, li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo. 31 Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de Ŝafat, restos sur li hodiaŭ. 32 Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj: Ĉu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post li. 33 Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?
1 I discepoli dei profeti dissero a Eliseo: "Ecco, il luogo dove noi ci raduniamo alla tua presenza è troppo stretto per noi. 2 Lasciaci andare fino al Giordano; là ciascuno di noi prenderà una trave, e costruiremo un luogo dove poterci radunare". Eliseo rispose: "Andate". 3 Uno di loro disse: "Ti prego, dègnati di venire anche tu con i tuoi servi". Egli rispose: "Verrò". 4 Così andò con loro. Quando furono giunti al Giordano, si misero a tagliare legna. 5 Mentre uno di loro abbatteva un tronco, il ferro della scure gli cadde nell’acqua; perciò egli cominciò a gridare: "Ah, mio signore! l’avevo presa in prestito!". 6 L’uomo di Dio disse: "Dove è caduta?". E lui gli indicò il luogo. Allora Eliseo tagliò un pezzo di legno, lo gettò in quello stesso luogo, fece venire a galla il ferro, e disse: "Prendilo". 7 Ed egli stese la mano e lo prese.
8 Mentre il re di Siria faceva guerra contro Israele, in un consiglio che tenne con i suoi servi, disse: "Io porrò il mio accampamento in tale e tal luogo". 9 E l’uomo di Dio mandò a dire al re d’Israele: "Guardati dal trascurare quel tale luogo, perché vi stanno scendendo i Siri". 10 Allora il re d’Israele mandò gente verso il luogo che l’uomo di Dio gli aveva detto, e circa il quale lo aveva avvisato; e là si mise in guardia. Il fatto avvenne non una né due, ma più volte. 11 Questa cosa turbò molto il cuore del re di Siria, che chiamò i suoi servi, e disse loro: "Fatemi sapere chi dei nostri è per il re d’Israele?". 12 Uno dei suoi servi rispose: "Nessuno, o re, mio signore! ma Eliseo, il profeta che è in Israele, fa sapere al re d’Israele perfino le parole che tu dici nella camera dove dormi". 13 Allora il re disse: "Andate, vedete dove si trova, e io lo manderò a prendere". Gli fu riferito che era a Dotan. 14 E il re vi mandò cavalli, carri e gran numero di soldati, i quali giunsero di notte e circondarono la città. 15 Il servitore dell’uomo di Dio si alzò di buon mattino e, uscito fuori, ecco che un gran numero di soldati con cavalli e carri accerchiava la città. Il servo disse all’uomo di Dio: "Ah, signore mio, come faremo?". 16 Egli rispose: "Non temere, perché quelli che sono con noi sono più numerosi di quelli che sono con loro". 17 Eliseo pregò e disse: "O Eterno, ti prego, apri i suoi occhi, affinché veda!". E l’Eterno aprì gli occhi del servo, che vide a un tratto il monte pieno di cavalli e di carri di fuoco intorno a Eliseo. 18 E mentre i Siri scendevano verso Eliseo, questi pregò l’Eterno e disse: "Ti prego, acceca questa gente!". E l’Eterno li accecò, secondo la parola di Eliseo. 19 Allora Eliseo disse loro: "Non è questa la strada, e non è questa la città; seguitemi e io vi condurrò all’uomo che voi cercate". E li condusse a Samaria. 20 Quando furono entrati in Samaria, Eliseo disse: "O Eterno, apri loro gli occhi, affinché vedano". L’Eterno aprì loro gli occhi, e a un tratto videro che si trovavano nel mezzo di Samaria. 21 E il re d’Israele, appena li vide, disse a Eliseo: "Padre mio, li devo colpire? li devo colpire?". 22 Eliseo rispose: "Non li colpire! Colpisci forse quelli che fai prigionieri con la tua spada e con il tuo arco? Metti davanti a loro del pane e dell’acqua, affinché mangino e bevano, e se ne tornino dal loro signore". 23 Il re d’Israele preparò loro una grande quantità di cibi e, quando ebbero mangiato e bevuto, li congedò, ed essi tornarono dal loro signore; e le bande dei Siri non vennero più a fare incursioni sul territorio d’Israele.
24 Dopo queste cose Ben-Adad, re di Siria, radunò tutto il suo esercito, salì contro Samaria, e l’assediò. 25 Ci fu una grande carestia in Samaria; i Siri l’assediarono tanto che una testa di asino si vendeva a ottanta sicli d’argento, e il quarto di un cab di sterco di colombi, a cinque sicli d’argento. 26 Mentre il re d’Israele passava sulle mura, una donna gli gridò: "Aiutami, o re, mio signore!". 27 Il re le disse: "Se non ti aiuta l’Eterno, come posso aiutarti io? Con quello che dà l’aia o con quello che dà il torchio?". 28 Poi il re aggiunse: "Che hai?". Lei rispose: "Questa donna mi disse: ‘Dammi tuo figlio, che lo mangiamo oggi; domani mangeremo il mio’. 29 Così abbiamo cotto mio figlio, e lo abbiamo mangiato. Il giorno seguente io le dissi: ‘Dammi tuo figlio, che lo mangiamo’. Ma lei ha nascosto suo figlio". 30 Quando il re ebbe udito le parole della donna, si stracciò le vesti e, mentre passava sulle mura, il popolo vide che sotto, sulla carne, portava un cilicio. 31 Il re disse: "Mi tratti Iddio con tutto il suo rigore, se oggi la testa di Eliseo, figlio di Safat, rimane ancora sulle sue spalle!". 32 Ora Eliseo se ne stava seduto in casa sua, e con lui stavano seduti gli anziani. Il re mandò avanti un uomo; ma prima che questo messaggero arrivasse, Eliseo disse agli anziani: "Lo vedete voi che questo figlio di un assassino manda qualcuno a tagliarmi la testa? Badate bene; quando arriva il messaggero, chiudete la porta, e tenetegliela ben chiusa in faccia. Non si sente già dietro di lui il rumore dei passi del suo signore?". 33 Egli parlava ancora con loro, quando ecco scendere verso di lui il messaggero. E il re disse: "Ecco, questo male viene dall’Eterno; che ho più da sperare dall’Eterno?".