Publicidade

2 Reis 11

IRB20

1 Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron. 2 Sed Jehoŝeba, filino de la reĝo Joram kaj fratino de Aĥazja, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la ĉambro de litoj; kaj oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita. 3 Kaj li restis kaŝita kun ŝi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis super la lando.

4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la reĝo. 5 Kaj li ordonis al ili, dirante: Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la reĝo; 6 triono estu ĉe la Pordego Sur; kaj triono ĉe la pordego malantaŭ la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne. 7 Du partoj el vi ĉiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon ĉe la reĝo en la domo de la Eternulo. 8 Kaj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eliros eniros. 9 Kaj la centestroj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada. 10 La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj ŝildojn, kiuj apartenis al la reĝo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo. 11 Kaj la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 12 Kaj li elkondukis la reĝidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis: Vivu la reĝo! 13 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la kuranta popolo, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. 14 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono, laŭ la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro! 15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn, kaj ĉiun, kiu ŝin sekvos, mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Oni ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo. 16 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris laŭ la vojo de la ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.

17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo. 18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo. 19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li sidiĝis sur la trono de la reĝoj. 20 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la reĝa domo.

21 La aĝon de sep jaroj havis Jehoaŝ, kiam li fariĝis reĝo.

Atalia, regina di Giuda

1 Quando Atalia, madre di Acazia, vide che suo figlio era morto, sterminò tutta la stirpe reale. 2 Ma Ioseba, figlia del re Ioram, sorella di Acazia, prese Ioas, figlio di Acazia, lo sottrasse dai figli del re che erano messi a morte, e lo pose con la sua balia nella camera dei letti; così fu nascosto dalle ricerche di Atalia e non fu messo a morte. 3 E rimase nascosto con Ioseba per sei anni nella casa dell’Eterno; intanto Atalia regnava sul paese. 4 Il settimo anno, Ieoiada mandò a chiamare i capi di centinaia delle guardie del corpo e dei soldati, e li fece venire presso di nella casa dell’Eterno; stabilì un patto con loro, fece prestare loro giuramento nella casa dell’Eterno, e gli mostrò il figlio del re. 5 Poi diede loro i suoi ordini, dicendo: "Ecco quello che voi farete: un terzo di quelli tra voi che entrano in servizio il giorno di sabato, starà di guardia alla casa del re; 6 un altro terzo starà alla porta di Sur, e un altro terzo starà alla porta che è dietro alla caserma dei soldati. E farete la guardia alla casa, impedendo a tutti l’ingresso. 7 E le altre due parti di voi, tutti quelli cioè che smontano dal servizio il giorno di sabato, staranno di guardia alla casa dell’Eterno, intorno al re. 8 E circonderete bene il re, ognuno con le armi alla mano; e chiunque cercherà di penetrare nelle vostre file, sia messo a morte; e voi starete con il re, quando uscirà e quando entrerà". 9 I capi di centinaia eseguirono tutti gli ordini dati dal sacerdote Ieoiada; ognuno di loro prese i suoi uomini: quelli che entravano in servizio il giorno di sabato, e quelli che smontavano dal servizio il giorno di sabato; e si recarono dal sacerdote Ieoiada. 10 E il sacerdote diede ai capi di centinaia le lance e gli scudi che erano appartenuti al re Davide, e che erano nella casa dell’Eterno. 11 I soldati, con le armi in pugno, presero posto dall’angolo meridionale della casa fino all’angolo settentrionale della casa, fra l’altare e l’edificio, in modo da proteggere il re da tutte le parti. 12 Allora il sacerdote condusse fuori il figlio del re, gli pose in testa il diadema e gli consegnò la legge. E lo proclamarono re, lo unsero, e, battendo le mani, esclamarono: "Viva il re!". 13 Atalia udì il rumore dei soldati e del popolo, e andò verso il popolo nella casa dell’Eterno. 14 Guardò, ed ecco che il re stava in piedi sul palco, secondo l’uso; i capitani e i trombettieri erano accanto al re; tutto il popolo del paese era in festa, e suonava le trombe. Allora Atalia si stracciò le vesti, e gridò: "Congiura! Congiura!". 15 Ma il sacerdote Ieoiada diede i suoi ordini ai capi di centinaia che comandavano l’esercito, e disse loro: "Fatela uscire dalle file; e chiunque la seguirà sia ucciso con la spada!". Poiché il sacerdote aveva detto: "Non sia uccisa nella casa dell’Eterno". 16 Così quelli le fecero largo, e lei giunse alla casa del re per la strada della porta dei cavalli; e fu uccisa. 17 Ieoiada stabilì il patto tra l’Eterno, il re e il popolo, per il quale Israele doveva essere il popolo dell’Eterno; e stabilì anche il patto fra il re e il popolo. 18 Tutto il popolo del paese entrò nel tempio di Baal, e lo demolì; fece interamente a pezzi i suoi altari e le sue immagini, e uccise davanti agli altari Mattan, sacerdote di Baal. Poi il sacerdote Ieoiada mise delle guardie alla casa dell’Eterno; 19 prese i capi di centinaia, le guardie del corpo, i soldati e tutto il popolo del paese, fecero scendere il re dalla casa dell’Eterno, e giunsero alla casa del re per la strada della porta dei soldati. E Ioas si sedette sul trono dei re. 20 Tutto il popolo del paese fu in festa, e la città rimase tranquilla, quando Atalia fu uccisa con la spada, nella casa del re. 21 Ioas aveva sette anni quando cominciò a regnare.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-