Publicidade

2 Reis 7

IRB20

1 Tiam diris Eliŝa: Aŭskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgaŭ en ĉi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, ĉe la pordego de Samario. 2 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris: se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj tiu diris: Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.

3 Kvar homoj lepruloj estis ĉe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia: Kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos? 4 Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos ĉi tie, ni ankaŭ mortos; ni iru do kaj ĵetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos. 5 Kaj ili leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas. 6 La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin. 7 Kaj ili leviĝis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn ĉevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia ĝi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon. 8 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj manĝis kaj trinkis, kaj prenis de tie arĝenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kaŝis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kaŝis. 9 Kaj ili diris unu al la alia: Ne ĝuste ni agas; la hodiaŭa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la reĝo. 10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante: Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkiĝis, ke tie estas neniu homo nek voĉo de homo, sed nur ĉevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato. 11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la reĝo. 12 Tiam la reĝo leviĝis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj: Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kaŝi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon. 13 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni prenu do kvin el la restintaj ĉevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu. 14 Kaj oni prenis du ĉarojn kun ĉevaloj; kaj la reĝo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante: Iru kaj rigardu. 15 Kaj ili iris post ili ĝis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzataĵoj, kiujn la Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la reĝo. 16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno fariĝis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo. 17 La reĝo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon ĉe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la reĝo venis al li. 18 Kiam la homo de Dio parolis al la reĝo, dirante: Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaŭ en ĉi tiu tempo ĉe la pordego de Samario: 19 tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris: se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj li diris: Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio. 20 Kaj tiel fariĝis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis.

1 Allora Eliseo disse: "Ascoltate la parola dell’Eterno! Così dice l’Eterno: Domani, a quest’ora, alla porta di Samaria, la misura di fior di farina si avrà per un siclo, e due misure d’orzo si avranno per un siclo". 2 Ma il capitano sul cui braccio il re si appoggiava, rispose all’uomo di Dio: "Ecco, anche se l’Eterno facesse delle finestre in cielo, potrebbe mai avvenire una cosa simile?". Eliseo rispose: "Ebbene, lo vedrai con i tuoi occhi, ma non ne mangerai". 3 C’erano quattro lebbrosi presso l’entrata della porta, i quali dissero tra di loro: "Perché vogliamo restare qui finché moriamo? 4 Se diciamo: Entriamo in città, in città c’è la fame, e moriremo; se restiamo qui, moriremo lo stesso. Ora dunque venite, andiamo a presentarci nell’accampamento dei Siri; se ci lasciano vivere, vivremo; se ci danno la morte, moriremo". 5 Al crepuscolo si alzarono per andare all’accampamento dei Siri; e quando furono giunti all’estremità dell’accampamento dei Siri, ecco che non c’era nessuno. 6 Il Signore aveva fatto udire nell’accampamento dei Siri un rumore di carri, un rumore di cavalli, un rumore di grande esercito, tanto che i Siri dissero fra loro: "Il re d’Israele ha assoldato contro di noi i re degli Ittiti e i re degli Egiziani per assalirci". 7 Alzatisi all’imbrunire, erano fuggiti abbandonando le loro tende, i loro cavalli, i loro asini, e l’accampamento così com’era; erano fuggiti per salvarsi la vita. 8 Quei lebbrosi, giunti all’estremità dell’accampamento, entrarono in una tenda, mangiarono, bevvero, e portarono via argento, oro, vestiti, e andarono a nascondere ogni cosa. Poi tornarono, entrarono in un’altra tenda, e anche di portarono via roba, che andarono a nascondere. 9 Ma poi dissero fra loro: "Noi non facciamo bene; questo è giorno di buone notizie, e noi stiamo zitti! Se aspettiamo finché si faccia giorno, saremo considerati colpevoli. Ora dunque venite, andiamo a informare la casa del re". 10 Così partirono, chiamarono i guardiani della porta della città, e li informarono della cosa, dicendo: "Siamo andati all’accampamento dei Siri, ed ecco che non c’è nessuno, e non si ode voce d’uomo; non ci sono che i cavalli attaccati, gli asini attaccati e le tende intatte". 11 Allora i guardiani chiamarono, e fecero sapere la cosa alla gente dentro il palazzo reale. 12 Il re si alzò nella notte, e disse ai suoi servitori: "Vi voglio dire io quello che ci hanno fatto i Siri. Sanno che soffriamo la fame; quindi sono usciti dall’accampamento per nascondersi nella campagna, dicendo: Appena usciranno dalla città li prenderemo vivi, ed entreremo nella città". 13 Uno dei suoi servi gli rispose: "Ti prego, si prendano cinque dei cavalli che rimangono ancora nella città; guardate, sono come tutta la moltitudine d’Israele che è rimasta; sono come tutta la moltitudine d’Israele che va in deperimento, e mandiamo a vedere di che si tratta". 14 Presero dunque due carri con i loro cavalli, e il re mandò degli uomini sulle tracce dell’esercito dei Siri, dicendo: "Andate e vedete". 15 E quelli andarono sulle tracce dei Siri, fino al Giordano; ed ecco, tutta la strada era piena di vestiti e di oggetti che i Siri avevano gettato via nella loro fuga precipitosa. E i messaggeri tornarono e riferirono tutto al re. 16 Allora il popolo uscì fuori e saccheggiò l’accampamento dei Siri; e una misura di fior di farina si ebbe per un siclo, e due misure d’orzo per un siclo secondo la parola dell’Eterno. 17 Il re aveva affidato la guardia della porta al capitano sul cui braccio si appoggiava; ma questo capitano fu calpestato dalla folla presso la porta e morì, come aveva detto l’uomo di Dio, quando aveva parlato al re che era sceso a trovarlo. 18 Infatti, quando l’uomo di Dio aveva parlato al re dicendo: "Domani, a quest’ora, alla porta di Samaria, due misure d’orzo si avranno per un siclo e una misura di fior di farina per un siclo", 19 quel capitano aveva risposto all’uomo di Dio e gli aveva detto: "Ecco, anche se l’Eterno facesse delle finestre in cielo, potrebbe mai avvenire una cosa simile?". Ed Eliseo gli aveva detto: "Ebbene, lo vedrai con i tuoi occhi, ma non ne mangerai". 20 E così gli avvenne: fu calpestato dalla folla presso la porta, e morì.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-