Publicidade

2 Reis 16

IRB20

1 En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz, filo de Jotam, reĝo de Judujo. 2 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David. 3 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. 4 Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. 5 Tiam Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, iris milite kontraŭ Jerusalemon; ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni. 6 En tiu tempo Recin, reĝo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj ekloĝis tie ĝis la nuna tago. 7 Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, por diri: Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi. 8 Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion donace al la reĝo de Asirio. 9 Kaj la reĝo de Asirio obeis lin, kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ Damaskon kaj prenis ĝin kaj transkondukis ĝiajn loĝantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis. 10 La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo. 11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko. 12 Kiam la reĝo venis el Damasko, la reĝo ekvidis la altaron, kaj la reĝo aliris al la altaro kaj faris sur ĝi oferon 13 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj verŝis sian verŝoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero. 14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaŭ la Eternulo, li forŝovis de la antaŭa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis ĝin flanke de la altaro norde. 15 Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi pripensos pri ĝi. 16 Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz. 17 La reĝo Aĥaz derompis la muretojn de la bazaĵoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub ĝi, kaj metis ĝin sur ŝtonan plankon. 18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis ĉe la domo, kaj la eksteran enirejon de la reĝo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la reĝo de Asirio. 19 La cetera historio de Aĥaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 20 Kaj Aĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.

Acaz, re di Giuda

1 Il diciassettesimo anno di Peca, figlio di Remalia, cominciò a regnare Acaz, figlio di Iotam, re di Giuda. 2 Acaz aveva vent’anni quando cominciò a regnare, e regnò sedici anni a Gerusalemme. Egli non fece ciò che è giusto agli occhi dell’Eterno, il suo Dio, come aveva fatto Davide suo padre; 3 ma seguì la via dei re d’Israele, e fece perfino passare suo figlio per il fuoco, seguendo le pratiche abominevoli dei popoli che l’Eterno aveva scacciato davanti ai figli d’Israele; 4 e offriva sacrifici e profumi sugli alti luoghi, sulle colline, e sotto ogni albero verdeggiante. 5 Allora Resin, re di Siria, e Peca, figlio di Remalia, re d’Israele, salirono contro Gerusalemme per assalirla; e vi assediarono Acaz, ma non riuscirono a vincerlo. 6 In quel tempo, Resin, re di Siria, riconquistò Elat alla Siria, scacciò i Giudei da Elat e i Siri entrarono in Elat, dove sono rimasti fino al giorno d’oggi. 7 Acaz inviò dei messaggeri a Tiglat-Pileser, re degli Assiri, per dirgli: "Io sono tuo servo e tuo figlio; sali qua e liberami dalle mani del re di Siria e dalle mani del re d’Israele, che sono insorti contro di me". 8 Acaz prese l’argento e l’oro che si trovava nella casa dell’Eterno e nei tesori della casa reale, e li mandò in dono al re degli Assiri. 9 Il re d’Assiria gli diede ascolto; salì contro Damasco, la prese, ne deportò gli abitanti a Chir, e fece morire Resin. 10 E il re Acaz andò a Damasco, incontro a Tiglat-Pileser, re d’Assiria; e avendo visto l’altare che era a Damasco, il re Acaz mandò al sacerdote Uria il disegno e il modello di quell’altare, in tutti i suoi particolari. 11 Il sacerdote Uria costruì un altare, esattamente secondo il modello che il re Acaz gli aveva mandato da Damasco; e il sacerdote Uria lo costruì prima del ritorno del re Acaz da Damasco. 12 Al suo ritorno da Damasco, il re vide l’altare, vi si avvicinò, vi salì, 13 vi fece bruciare sopra il suo olocausto e la sua offerta, vi versò la sua libazione, e vi sparse il sangue dei suoi sacrifici di ringraziamento. 14 L’altare di bronzo, che era davanti all’Eterno, lo pose accanto al nuovo altare, verso settentrione, perché non fosse fra il nuovo altare e la casa dell’Eterno. 15 Il re Acaz diede quest’ordine al sacerdote Uria: "Fabruciare sull’altare grande l’olocausto del mattino e l’oblazione della sera, l’olocausto del re e la sua oblazione, gli olocausti di tutto il popolo del paese e le sue oblazioni; versa le loro libazioni, e spandi tutto il sangue degli olocausti e tutto il sangue dei sacrifici; quanto all’altare di bronzo toccherà a me a pensarci". 16 E il sacerdote Uria fece tutto quello che il re Acaz gli aveva comandato. 17 Il re Acaz spezzò anche i riquadri delle basi, e tolse le conche che c’erano sopra; tirò giù il mare dai buoi di bronzo che lo reggevano, e lo posò sopra un pavimento di pietra. 18 A causa del re d’Assiria, nella casa dell’Eterno cambiò pure il portico del sabato che era stato costruito nella casa, e l’ingresso esterno riservato al re. 19 Il resto delle azioni compiute da Acaz si trova scritto nel libro delle Cronache dei re di Giuda. 20 Acaz si addormentò con i suoi padri, e con i suoi padri fu sepolto nella città di Davide. Ezechia, suo figlio, regnò al suo posto.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-