Publicidade

2 Reis 25

IRB20

1 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn. 2 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija. 3 En la naŭa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo. 5 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 6 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon. 7 La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de Babel, en Jerusalemon. 9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 10 Kaj la muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 12 Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis el oro el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo. 18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 21 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.

23 Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome: Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja, filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj. 24 Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili: Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone. 25 Sed en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa. 26 Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, ĉar ili timis la Ĥaldeojn.

27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo; 28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel; 29 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo; 30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo.

1 Il nono anno del regno di Sedechia, il decimo giorno del decimo mese, Nabucodonosor, re di Babilonia, venne con tutto il suo esercito contro Gerusalemme; si accampò contro di essa, e le costruì attorno delle trincee. 2 La città fu assediata fino all’undicesimo anno del re Sedechia. 3 Il nono giorno del quarto mese, la carestia era grave nella città; non c’era più pane per il popolo del paese. 4 Allora fu aperta una breccia alla città, e tutta la gente di guerra fuggì, di notte, per la via della porta fra le due mura, in prossimità del giardino del re, mentre i Caldei stringevano la città da ogni parte. E il re prese la via della pianura; 5 ma l’esercito dei Caldei lo inseguì, lo raggiunse nelle pianure di Gerico, e tutto il suo esercito si disperse e lo abbandonò. 6 Allora i Caldei presero il re, e lo condussero dal re di Babilonia a Ribla, dove fu pronunciata la sentenza contro di lui. 7 I figli di Sedechia furono uccisi in sua presenza; poi cavarono gli occhi a Sedechia, lo incatenarono con una doppia catena di bronzo e lo portarono a Babilonia. 8 Ora il settimo giorno del quinto mese - era il diciannovesimo anno di Nabucodonosor re di Babilonia - Nebuzaradan, capitano della guardia del corpo, servo del re di Babilonia, giunse a Gerusalemme, 9 e bruciò la casa dell’Eterno e la casa del re, e diede alle fiamme tutte le case di Gerusalemme, tutte le case della gente illustre. 10 Tutto l’esercito dei Caldei, che era con il capitano della guardia, abbatté le mura di Gerusalemme da tutte le parti. 11 Nebuzaradan, capitano della guardia, deportò i superstiti che erano rimasti nella città, i fuggiaschi che si erano arresi al re di Babilonia, e il resto della popolazione. 12 Il capitano della guardia lasciò soltanto alcuni dei più poveri del paese a coltivare le vigne e i campi. 13 I Caldei spezzarono le colonne di bronzo che erano nella casa dell’Eterno, le basi, il mare di bronzo che era nella casa dell’Eterno, e ne portarono via il bronzo a Babilonia. 14 Presero le pentole, le palette, i coltelli, le coppe e tutti gli utensili di bronzo con i quali si faceva il servizio. 15 Il capitano della guardia prese pure i bracieri, le bacinelle: l’oro di ciò che era d’oro, l’argento di ciò che era d’argento. 16 Quanto alle due colonne, al mare e alle basi che Salomone aveva fatto per la casa dell’Eterno, il bronzo di tutti questi oggetti aveva un peso incalcolabile. 17 L’altezza di una di queste colonne era di diciotto cubiti, e c’era su un capitello di bronzo alto tre cubiti; e attorno al capitello c’erano un reticolato e delle melagrane, ogni cosa di bronzo; lo stesso era per la seconda colonna, munita pure di reticolato. 18 Il capitano della guardia prese Seraia, il sommo sacerdote, Sofonia, il secondo sacerdote, 19 e i tre custodi dell’ingresso, e prese nella città un eunuco che comandava la gente di guerra, cinque uomini fra i consiglieri intimi del re che furono trovati nella città, il segretario del capo dell’esercito che arruolava il popolo del paese, e sessanta uomini del popolo del paese, che furono anche loro trovati nella città. 20 Nebuzaradan, capitano della guardia, li prese e li portò dal re di Babilonia a Ribla; e il re di Babilonia li fece uccidere a Ribla, nel paese di Camat.

Governo e morte di Ghedalia

21 Così il popolo di Giuda fu deportato lontano dal suo paese. 22 Quanto al popolo che rimase nel paese di Giuda, lasciato da Nabucodonosor, re di Babilonia, il re pose a governarli Ghedalia, figlio di Aicam, figlio di Safan. 23 Quando tutti i capitani della gente di guerra e i loro uomini ebbero udito che il re di Babilonia aveva fatto Ghedalia governatore, si recarono da Ghedalia a Mispa: erano Ismael figlio di Netania, Iocanan figlio di Carea, Seraia figlio di Tanumet da Netofa, Iaazania figlio di uno di Maaca, con la loro gente. 24 Ghedalia fece a loro e alla loro gente un giuramento, dicendo: "Non vi incutano timore i servi dei Caldei; restate nel paese, servite il re di Babilonia, e vi troverete bene". 25 Ma il settimo mese, Ismael, figlio di Netania, figlio di Elisama, di stirpe reale, venne accompagnato da dieci uomini e colpirono a morte Ghedalia insieme ai Giudei e ai Caldei che erano con lui a Mispa. 26 E tutto il popolo, piccoli e grandi, e i capitani della gente di guerra si alzarono e se ne andarono in Egitto, perché avevano paura dei Caldei. 27 Il trentasettesimo anno della deportazione di Ioiachin, re di Giuda, il ventisettesimo giorno del dodicesimo mese, Evil-Merodac, re di Babilonia, lo stesso anno che cominciò a regnare, fece grazia a Ioiachin, re di Giuda, e lo fece uscire dalla prigione; 28 gli parlò con benevolenza e mise il suo trono più in alto di quello degli altri re che erano con lui a Babilonia. 29 Gli fece cambiare i vestiti di prigione; e Ioiachin mangiò sempre a tavola con lui per tutto il tempo che egli visse: 30 il re provvide continuamente al suo mantenimento quotidiano, finché visse.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-