Publicidade

2 Reis 2

IRB20

1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal. 2 Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El. 3 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. 4 Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon. 5 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. 6 Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris. 7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan. 8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo. 9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi. 10 Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos. 11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon. 12 Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn. 13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan. 14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis. 15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero. 16 Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu. 17 Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin. 18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.

19 Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta. 20 Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li. 21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon. 22 Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.

23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo! 24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn. 25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.

Elia rapito in cielo. Eliseo succede a Elia. Inizi del suo ministerio

1 Quando l’Eterno volle rapire in cielo Elia in un turbine, Elia partì da Ghilgal con Eliseo. 2 Ed Elia disse a Eliseo: "Fermati qui, ti prego, poiché l’Eterno mi manda fino a Betel". Ma Eliseo rispose: "Com’è vero che l’Eterno vive, e che vive l’anima tua, io non ti lascerò". Così scesero a Betel. 3 I discepoli dei profeti che erano a Betel andarono a trovare Eliseo, e gli dissero: "Tu sai che l’Eterno quest’oggi rapirà in alto il tuo signore?". Egli rispose: ", lo so; tacete!". 4 Ed Elia gli disse: "Eliseo, fermati qui, ti prego, poiché l’Eterno mi manda a Gerico". Egli rispose: "Com’è vero che l’Eterno vive, e che vive l’anima tua, io non ti lascerò". Così andarono a Gerico. 5 I discepoli dei profeti che erano a Gerico si avvicinarono a Eliseo, e gli dissero: "Tu sai che l’Eterno quest’oggi rapirà in alto il tuo signore?". Egli rispose: ", lo so; tacete!". 6 Ed Elia gli disse: "Fermati qui, ti prego, poiché l’Eterno mi manda al Giordano". Egli rispose: "Com’è vero che l’Eterno vive, e che vive l’anima tua, io non ti lascerò". E proseguirono il cammino assieme. 7 E cinquanta uomini tra i discepoli dei profeti andarono dietro di loro e si fermarono di fronte al Giordano, da lontano, mentre Elia ed Eliseo si fermarono sulla riva del Giordano. 8 Allora Elia prese il suo mantello, lo rotolò e percosse le acque, le quali si divisero di qua e di , in modo che passarono entrambi a piedi asciutti. 9 E, quando furono passati, Elia disse a Eliseo: "Chiedi quello che vuoi che io faccia per te, prima che io ti sia tolto". Eliseo rispose: "Ti prego, mi sia data una parte doppia del tuo spirito!". 10 Elia disse: "Tu chiedi una cosa difficile; tuttavia, se tu mi vedi quando io sarò rapito, ti sarà dato quello che chiedi; ma se non mi vedi, non ti sarà dato". 11 Nel mentre continuavano a camminare discorrendo insieme, ecco un carro di fuoco e dei cavalli di fuoco che li separarono l’uno dall’altro, ed Elia salì al cielo in un turbine. 12 Eliseo lo vide e si mise a gridare: "Padre mio, padre mio! Carro d’Israele e sua cavalleria!". Poi non lo vide più. E, afferrate le proprie vesti, le strappò in due pezzi; 13 e raccolse il mantello che era caduto di dosso a Elia, tornò indietro, e si fermò sulla riva del Giordano. 14 E, preso il mantello che era caduto di dosso a Elia, percosse le acque e disse: "Dov’è l’Eterno, l’Iddio di Elia?". E quando anche lui ebbe percosso le acque, queste si divisero di qua e di , ed Eliseo passò. 15 Quando i discepoli dei profeti che stavano a Gerico di fronte al Giordano videro Eliseo, dissero: "Lo spirito di Elia si è posato sopra Eliseo". E gli andarono incontro, si inchinarono fino a terra davanti a lui, 16 e gli dissero: "Ecco qui fra i tuoi servi cinquanta uomini robusti: lascia che vadano in cerca del tuo signore, se mai lo Spirito dell’Eterno lo avesse preso e gettato su qualche monte o in qualche valle". Eliseo rispose: "Non li mandate". 17 Ma insistettero tanto con lui, che egli fu confuso, e disse: "Mandateli". Allora quelli mandarono cinquanta uomini, che cercarono Elia per tre giorni, e non lo trovarono. 18 Quando tornarono da lui, che si era fermato a Gerico, egli disse loro: "Non vi avevo detto di non andare?". 19 Gli abitanti della città dissero a Eliseo: "Ecco, il soggiorno in questa città è gradevole, come vede il mio signore; ma le acque sono cattive e il paese è sterile". 20 Egli disse: "Portatemi una scodella nuova, e mettetevi del sale". Quelli gliela portarono. 21 Egli andò alla sorgente delle acque, vi gettò il sale, e disse: "Così dice l’Eterno: Io rendo sane queste acque, ed esse non saranno più causa di morte di sterilità". 22 Così le acque furono rese sane e tali sono rimaste fino al giorno d’oggi, secondo la parola che Eliseo aveva pronunciato. 23 Poi di Eliseo salì a Betel; e, mentre saliva lungo la strada, uscirono dalla città dei ragazzi che lo deridevano, dicendo: "Sali, calvo! Sali, calvo!": 24 Egli si voltò, li vide, e li maledisse nel nome dell’Eterno; allora due orse uscirono dal bosco e sbranarono quarantadue di quei ragazzi. 25 Di Eliseo si recò sul monte Carmelo, da dove poi tornò a Samaria.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-