Publicidade

Josué 23

IRB20

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon. 2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris al ili: Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon. 3 Kaj vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi. 4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno. 5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio. 6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren, 7 ne komunikiĝante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin; 8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la nuna tago. 9 Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna tago. 10 Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi. 11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion. 12 Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi: 13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi unu vorto. 15 Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

Esortazioni di Giosuè alla comunità d’Israele

1 Molto tempo dopo che l’Eterno ebbe dato riposo a Israele liberandolo da tutti i nemici che lo circondavano, Giosuè, ormai vecchio e molto avanti negli anni, 2 convocò tutto Israele, gli anziani, i capi, i giudici e gli ufficiali del popolo, e disse loro: "Io sono vecchio e molto avanti negli anni. 3 Voi avete visto tutto ciò che l’Eterno, il vostro Dio, ha fatto a tutte queste nazioni, scacciandole davanti a voi; poiché l’Eterno, il vostro Dio, è colui che ha combattuto per voi. 4 Ecco io ho diviso tra voi a sorte, come eredità, secondo le vostre tribù, il paese delle nazioni che restano, e di tutte quelle che ho sterminato, dal Giordano fino al Mar Grande, a occidente. 5 E l’Eterno, il vostro Dio, le disperderà egli stesso davanti a voi e le scaccerà davanti a voi e voi prenderete possesso del loro paese, come l’Eterno, il vostro Dio, vi ha detto. 6 Applicatevi dunque risolutamente a osservare e a mettere in pratica tutto ciò che è scritto nel libro della legge di Mosè, senza sviarvene a destra a sinistra, 7 senza mischiarvi con queste nazioni che rimangono fra voi; non pronunciate neppure il nome dei loro dèi, non ne fate uso nei giuramenti; non li servite, e non vi prostrate davanti a loro; 8 ma tenetevi stretti all’Eterno vostro Dio, come avete fatto fino a oggi. 9 L’Eterno ha scacciato davanti a voi nazioni grandi e potenti; e nessuno ha potuto resistervi, fino a oggi. 10 Uno solo di voi ne inseguiva mille, perché l’Eterno, il vostro Dio, era colui che combatteva per voi, come egli vi aveva detto. 11 Vegliate dunque attentamente su voi stessi, per amare l’Eterno, il vostro Dio. 12 Perché, se voltate le spalle a lui e vi unite a quello che resta di queste nazioni che sono rimaste fra voi e vi imparentate con loro e vi mescolate con esse ed esse con voi, 13 siate ben certi che l’Eterno, il vostro Dio, non continuerà a scacciare questa gente davanti a voi, ma essi diventeranno per voi una rete, un’insidia, un flagello ai vostri fianchi, tante spine negli occhi vostri, finché non siate periti e scomparsi da questo buon paese che l’Eterno, il vostro Dio, vi ha dato. 14 Ora ecco, io me ne vado oggi per la via di ogni abitante della terra; riconoscete dunque con tutto il vostro cuore e con tutta l’anima vostra che neppure una di tutte le buone parole che l’Eterno, il vostro Dio, ha pronunciato su voi è caduta a terra; tutte si sono compiute per voi; neppure una è caduta a terra. 15 E avverrà che, come ogni buona parola che l’Eterno, il vostro Dio, vi aveva detta si è compiuta per voi, così l’Eterno adempirà a vostro danno tutte le sue parole di minaccia, finché vi abbia sterminati da questo buon paese, che il vostro Dio, l’Eterno, vi ha dato. 16 Se trasgredite il patto che l’Eterno, il vostro Dio, vi ha imposto, e andate a servire altri dèi e vi prostrate davanti a loro, l’ira dell’Eterno si accenderà contro di voi, e voi perirete presto, scomparendo dal buon paese che egli vi ha dato".

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-