Publicidade

Josué 16

IRB20

1 Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El. 2 Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot; 3 kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro. 4 Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef. 5 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron. 6 Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ. 7 Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan. 8 De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj; 9 kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj. 10 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.

Territorio toccato ai figli di Giuseppe. Parte di Efraim

1 La parte toccata in sorte ai figli di Giuseppe si estendeva dal Giordano presso Gerico, verso le acque di Gerico a oriente, seguendo il deserto che sale da Gerico a Betel per la regione montuosa. 2 Il confine continuava poi da Betel a Luz, e passava per la frontiera degli Archei ad Atarot, 3 scendeva a occidente verso il confine dei Giafletei fino al confine di Bet-Oron inferiore e fino a Ghezer, e terminava al mare. 4 I figli di Giuseppe, Manasse ed Efraim, ebbero ciascuno la loro eredità. 5 Questi furono i confini dei figli di Efraim, secondo le loro famiglie. Il confine della loro eredità era, a oriente, Aterot-Addar, fino a Bet-Oron disopra; 6 continuava, dal lato occidentale, verso Micmetat al nord, girava a oriente verso Taanat-Silo e le passava davanti, a oriente di Ianoa. 7 Poi da Ianoa scendeva ad Atarot e a Naara, toccava Gerico, e terminava al Giordano. 8 Da Tappua il confine andava verso occidente fino al torrente di Cana, per terminare al mare. Questa fu l’eredità della tribù dei figli di Efraim, secondo le loro famiglie, 9 con l’aggiunta delle città, tutte città con i loro villaggi, messe da parte per i figli di Efraim in mezzo all’eredità dei figli di Manasse. 10 Ora essi non scacciarono i Cananei che abitavano a Ghezer; e i Cananei hanno dimorato in mezzo a Efraim fino al giorno d’oggi, ma sono stati soggetti a servitù.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-