1 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa; prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la reĝon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon. 2 Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo, kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la urbo. 3 Kaj leviĝis Josuo kaj ĉiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte, 4 kaj ordonis al ili, dirante: Vidu, vi faros insidon ĉe la urbo, malantaŭ la urbo; ne tro malproksimiĝu de la urbo, kaj estu ĉiuj pretaj. 5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimiĝos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraŭ nin, kiel antaŭe, ni forkuros de ili. 6 Kaj ili eliros post ni, ĝis ni ellogos ilin el la urbo; ĉar ili diros: Ili forkuras de ni, kiel antaŭe. Kaj ni kuros de ili. 7 Tiam vi leviĝu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon. 8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laŭ la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi. 9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
10 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo al Aj. 11 Kaj ĉiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimiĝis, kaj venis antaŭ la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo. 12 Kaj li prenis ĉirkaŭ kvin mil homojn, kaj aranĝis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. 13 Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke ĝia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo. 14 Kiam la reĝo de Aj tion ekvidis, tiam la loĝantoj de la urbo rapide leviĝis kaj eliris kontraŭ Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaŭ la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraŭ li insido malantaŭ la urbo. 15 Kaj Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto. 16 Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimiĝis de la urbo. 17 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon. 18 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraŭ Ajon; ĉar en vian manon Mi ĝin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraŭ la urbon. 19 Kaj la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro. 20 Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri — nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn. 21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke leviĝas fumo de la urbo, ili turniĝis kaj ekbatis la loĝantojn de Aj. 22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri. 23 Kaj la reĝon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo. 24 Kaj kiam Izrael mortigis ĉiujn loĝantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj ĉiuj falis de glavo ĝis plena ekstermiĝo, tiam ĉiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie ĉiujn per glavo. 25 Kaj la nombro de ĉiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, ĉiuj loĝantoj de Aj. 26 Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, ĝis estis ekstermitaj ĉiuj loĝantoj de Aj. 27 Nur la brutojn kaj la militakiraĵon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laŭ la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo. 28 Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris ĝin eterna ruino, dezertaĵo ĝis hodiaŭ. 29 Kaj la reĝon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis ĝis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj ĵetis ĝin antaŭ la pordegon de la urbo, kaj amasigis super ĝi grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ.
30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael, 31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis pacoferojn. 32 Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj. 33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon. 34 Kaj poste li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al ĉio, kio estas skribita en la libro de la instruo. 35 El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
1 Poi l’Eterno disse a Giosuè: "Non temere, e non ti sgomentare! Prendi con te tutta la gente di guerra, alzati e sali contro Ai. Guarda, io do in tua mano il re di Ai, il suo popolo, la sua città e il suo paese. 2 E tu tratterai Ai e il suo re come hai trattato Gerico e il suo re; prenderete per voi soltanto il bottino e il bestiame. Tendi un’imboscata dietro la città". 3 Giosuè dunque con tutta la gente di guerra si alzò per salire contro Ai. Egli scelse trentamila uomini valenti e prodi, li fece partire di notte, e diede loro quest’ordine: 4 "Ecco, tenderete un’imboscata dietro la città; non vi allontanate troppo dalla città, e siate tutti pronti. 5 Io e tutto il popolo che è con me ci accosteremo alla città; e quando essi usciranno contro di noi come la prima volta, ci metteremo in fuga davanti a loro. 6 Essi ci inseguiranno finché noi li avremo attirati lontano dalla città, perché diranno: ‘Essi fuggono davanti a noi come la prima volta’. E fuggiremo davanti a loro. 7 Voi allora uscirete dall’imboscata e vi impadronirete della città: l’Eterno, il vostro Dio, la darà nelle vostre mani. 8 E quando avrete preso la città, la incendierete; farete come ha detto l’Eterno. Badate bene, questo è l’ordine che io vi do". 9 Così Giosuè li mandò, e quelli andarono al luogo dell’imboscata, e si fermarono fra Betel e Ai, a occidente di Ai; ma Giosuè rimase quella notte in mezzo al popolo. 10 La mattina, si alzò di buon’ora, passò in rivista il popolo, e salì contro Ai con gli anziani d’Israele, alla testa del popolo. 11 E tutta la gente di guerra che era con lui salì, si avvicinò, giunse di fronte alla città, e si accampò a nord di Ai. Tra lui e Ai c’era una valle. 12 Giosuè prese circa cinquemila uomini, con i quali tese un’imboscata fra Betel e Ai, a occidente della città. 13 E dopo che tutto il popolo ebbe preso l’accampamento a nord della città, e teso l’imboscata a occidente della città, Giosuè, durante quella notte, si spinse avanti in mezzo alla valle. 14 Quando il re di Ai vide questo, la gente della città si alzò in fretta di buon mattino; e il re e tutto il suo popolo uscirono contro Israele, per dargli battaglia al punto convenuto, al principio della pianura; perché il re non sapeva che c’era un’imboscata contro di lui dietro la città. 15 Allora Giosuè e tutto Israele, fingendo di essere battuti da quelli, si misero in fuga verso il deserto. 16 E tutto il popolo che era nella città fu chiamato a raccolta per inseguirli; e inseguirono Giosuè e furono attirati lontano dalla città. 17 Non ci fu uomo, ad Ai e a Betel, che non uscisse dietro a Israele. Lasciarono la città aperta e inseguirono Israele. 18 Allora l’Eterno disse a Giosuè: "Stendi verso Ai la lancia che hai in mano, perché io sto per dare Ai in tuo potere". E Giosuè stese la lancia che aveva in mano verso la città. 19 E subito, appena ebbe steso la mano, gli uomini dell’imboscata uscirono dal luogo dove erano, entrarono di corsa nella città, la presero, e si affrettarono ad appiccarvi il fuoco. 20 E la gente di Ai, volgendosi indietro, guardò, ed ecco che il fumo della città saliva al cielo; e non ci fu per loro nessuna possibilità di fuggire né da una parte né dall’altra, perché il popolo che fuggiva verso il deserto si era voltato contro quelli che lo inseguivano. 21 Giosuè e tutto Israele, vedendo che quelli dell’imboscata avevano preso la città e che il fumo saliva dalla città, tornarono indietro, e batterono la gente di Ai. 22 Anche gli altri uscirono dalla città contro di loro; così furono presi in mezzo da Israele, avendo gli uni da un lato e gli altri dall’altro; e Israele li batté in modo che non rimase né superstite né fuggiasco. 23 Il re di Ai lo presero vivo, e lo portarono da Giosuè. 24 Quando Israele ebbe finito di uccidere tutti gli abitanti di Ai nella campagna, nel deserto dove quelli l’avevano inseguito, e tutti furono caduti sotto i colpi della spada finché non ne rimasero più, tutto Israele tornò verso Ai e la mise a fil di spada. 25 Tutti quelli che caddero in quel giorno, fra uomini e donne, furono dodicimila: vale a dire tutta la gente di Ai. 26 Giosuè non ritirò la mano che aveva steso con la lancia, finché non ebbe sterminato tutti gli abitanti di Ai. 27 Israele prese per sé soltanto il bestiame e il bottino di quella città, secondo l’ordine che l’Eterno aveva dato a Giosuè. 28 Giosuè bruciò dunque Ai e la ridusse per sempre in un mucchio di rovine, come è anche oggi. 29 Quanto al re di Ai, lo impiccò a un albero, e lo lasciò lì fino a sera; ma al tramonto del sole Giosuè ordinò che il cadavere fosse calato dall’albero; lo gettarono all’ingresso della porta della città, e gli ammassarono sopra un gran mucchio di pietre, che rimane anche al giorno d’oggi.
30 Allora Giosuè costruì un altare all’Eterno, all’Iddio d’Israele, sul monte Ebal, 31 come Mosè, servo dell’Eterno, aveva ordinato ai figli d’Israele, e come sta scritto nel libro della legge di Mosè: un altare di pietre intatte sulle quali nessuno aveva passato ferro; e i figli d’Israele offrirono su di esso degli olocausti all’Eterno, e fecero dei sacrifici di ringraziamento. 32 E là, su delle pietre, Giosuè scrisse una copia della legge che Mosè aveva scritto in presenza dei figli d’Israele. 33 Tutto Israele, i suoi anziani, i suoi ufficiali e i suoi giudici stavano in piedi ai due lati dell’arca, di fronte ai sacerdoti levitici che portavano l’arca del patto dell’Eterno: gli stranieri come gli Israeliti di nascita, metà dal lato del monte Garizim, metà dal lato del monte Ebal, come Mosè, servo dell’Eterno, aveva precedentemente ordinato che si benedicesse il popolo d’Israele. 34 Dopo questo, Giosuè lesse tutte le parole della legge, le benedizioni e le maledizioni, secondo tutto ciò che è scritto nel libro della legge. 35 Non ci fu parola di tutto ciò che Mosè aveva comandato, che Giosuè non leggesse alla presenza di tutta la comunità d’Israele, delle donne, dei bambini e degli stranieri che camminavano in mezzo a loro.