1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias. 2 Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. 3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj. 4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu? 6 Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros. 7 Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu. 8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9 Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10 Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil. 11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris. 12 Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu. 13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj. 14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.
15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.
16 Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro; 17 kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili. 18 Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis. 19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis. 20 Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu. 21 Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.
22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis 23 (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) — 24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon. 25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? 26 Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. 27 Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis. 28 Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29 Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis. 30 Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? 31 Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi. 32 Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. 33 Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. 35 Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37 Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. 38 Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. 40 Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
41 La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. 42 Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo? 43 Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi. 44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45 Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. 46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron. 47 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
52 La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi? 53 Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. 56 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. 59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.
60 Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti? 61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin? 62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis? 63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo. 64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos. 65 Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.
66 Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri? 68 Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70 Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.
Ka Whāngaia e Īhu te Rima Mano
1 Muri iho i ēnei mea ka whiti atu a Īhu i te moana o Karirī, (arā i te moana o Taipiria.) 2 Ā, he rahi te hui i aru i a ia, i kite hoki rātou i āna merekara i mea ai ia ki ngā tūroro. 3 Nā, ka haere a Īhu ki runga i te maunga, ā, noho ana i reira rātou ko āna ākonga. 4 Kua tata hoki te Kapenga, te hākari a ngā Hūrai.
5 Ā, nō te marangatanga ake o ngā kanohi o Īhu, ka kite i te rahi o te hui e haere mai ana ki a ia; ka mea ia ki a Piripi, "Ko hea tātou hoko ai i ētahi taro, kia kai ai ēnei?" 6 I pēnei ai tāna kī hei whakamātau mōna; i mōhio hoki ia ki tāna e mea ai.
7 Ka mea a Piripi ki a ia, "E kore e ranea mā rātou ngā taro o ngā pene e rua rau, kia whiwhi ai tēnei, tēnei o rātou i tētahi wāhi iti."
8 Ka mea tētahi o āna ākonga ki a ia, a Anaru, teina o Haimona Pita, 9 "He tamaiti tēnei, e rima āna taro pāre, e rua ika nonohi. Heoi, hei aha ēnei mā tēnei ope nui?"
10 Nā, ka mea a Īhu, "Meinga ngā tāngata kia noho." (He nui hoki te tarutaru i taua wāhi.) Nā, noho ana ngā tāne ki raro, te tokomaha me te mea e rima mano. 11 Nā, ka mau a Īhu ki ngā taro; ā, ka mutu te whakawhetai, ka tuwha atu ki te hunga e noho rā; me ngā ika anō, tā rātou i pai ai.
12 Ā, nō ka mākona rātou, ka mea ia ki āna ākonga, "Kohikohia ngā toenga o ngā whatiwhatinga, kei maumauria tētahi wāhi." 13 Nā, kohikohia ana e rātou, ā, whakakīia ana ngā kete tekau mā rua ki ngā whatiwhatinga o ngā taro pāre e rima, ki ngā toenga a ngā tāngata i kai rā.
14 Ā, i te kitenga o aua tāngata i te merekara i meatia e Īhu, ka kī rātou, "Ko ia anō tēnei, ko te poropiti e haere mai ana ki te ao." 15 Nā, ka mahara a Īhu, meāke rātou haere mai ki te tango i a ia, ki te whakakīngi i a ia, nā, maunu ana anō ia ki te maunga, ko ia anake.
Ka Haere a Īhu i runga i te Moana
16 Ā, nō ka ahiahi, ka haere āna ākonga ki te moana. 17 Nā, ka eke rātou ki te kaipuke, ka whakawhiti ki tāwāhi o te moana, ki Kaperenauma. Ā, kua pōuri noa ake, kāhore anō a Īhu kia tae noa mai ki a rātou. 18 Nā, ko te tūranga o te moana, he nui hoki nō te pūhanga o te hau. 19 Nā, i tō rātou hoenga atu, e rua tekau mā rima, e toru tekau rānei pāronga, ka kite i a Īhu e haere māori ana i runga i te moana, e whakatata ana ki te kaipuke; nā ka mataku rātou. 20 Nā, ka mea ia ki a rātou, "Ko ahau tēnei, aua e wehi." 21 Nā, ka mea rātou kia eke ia ki te kaipuke; ā, kīhai i aha kua ū te kaipuke ki te wāhi i hoe ai rātou.
Ka Kimi ngā Tāngata i a Īhu
22 I te aonga ake, ka mahara te mano e tū ana ki tērā taha o te moana, kāhore he poti kē atu o reira, ko tērā anake i eke ai āna ākonga, kīhai hoki a Īhu i eke tahi rātou ko āna ākonga ki te poti, engari, ko āna ākonga anake i haere. 23 He poti kē rā ia i ū mai i Taipiria ki pahaki atu o te wāhi i kai ai rātou i te taro i tā te Ariki whakawhetainga. 24 Ā, i te kitenga o te mano kāhore a Īhu i reira, kāhore anō hoki āna ākonga, ka eke hoki rātou ki ngā kaipuke, ka rere ki Kaperenauma ki te rapu i a Īhu.
Ko Īhu, te Taro o te Ora
25 Ā, nō tō rātou kitenga i a ia i tāwāhi o te moana, ka mea ki a ia, "E Rapi, nōnahea koe i tae mai ai ki konei?"
26 Ka whakahoki a Īhu ki a rātou, ka mea, "He pono, he pono tāku e mea nei ki a koutou, ehara i te mea he kitenga nō koutou i ngā merekara i rapu ai koutou i ahau, engari, nō te mea i kai koutou i ngā taro, ā, ka mākona. 27 Aua e mahia te kai memeha, engari, te kai e mau tonu ana ā te ora tonu rā anō, ko tā te Tama hoki a te tangata e hoatu ai ki a koutou. Kua oti hoki ia te whai tohu e te Atua, e te Matua."
28 Nā, ka mea rātou ki a ia, "Me aha mātou e mahi ai i ngā mahi a te Atua?"
29 Ka whakahoki a Īhu, ka mea ki a rātou, "Ko tā te Atua mahi tēnei, kia whakapono koutou ki tāna i tono mai ai."
30 Nā, ka mea rātou ki a ia, "Ko tēhea tohu te meatia ana e koe kia kite ai mātou, kia whakapono ai ki a koe? Tēnā koa tāu mahi? 31 I kai ō tātou mātua i te mana i te koraha; ko te mea hoki tēnā i tuhituhia, ‘I hōmai e ia he taro i te rangi hei kai mā rātou.’ "
32 Nā, ko te meatanga a Īhu ki a rātou, "He pono, he pono tāku e mea nei ki a koutou, ehara i a Mohi nāna i hoatu tēnā taro ki a koutou i te rangi. Engari, tēnei te hoatu nei e tōku Matua ki a koutou te taro pono o te rangi. 33 Ko te taro hoki a te Atua ko ia e heke iho ana i te rangi, e hōmai ana i te ora ki te ao."
34 Nā, ka mea rātou ki a ia, "E te Ariki, hōmai tēnei taro ki a mātou i ngā wā katoa."
35 Ka mea a Īhu ki a rātou, "Ko ahau te taro o te ora. Ki te haere mai tētahi ki ahau, e kore rawa ia e hiakai; ki te whakapono hoki tētahi ki ahau, e kore rawa ia e matewai. 36 Otirā, i mea anō ahau ki a koutou, kua kite koutou i ahau, ā, kāhore i whakapono. 37 Ko ā te Matua e hōmai ai ki ahau ka haere katoa mai ki ahau; ā, ki te haere mai tētahi ki ahau, e kore rawa e pangā e ahau ki waho, 38 i heke iho hoki ahau i te rangi, ehara i te mea hei mahi i tāku i pai ai, engari, i tā tōku kaitono mai i pai ai. 39 Ko tā te Matua i pai ai, nāna nei ahau i tono mai, koia tēnei, kia kaua e ngaro i ahau tētahi wāhi o ngā mea katoa i hōmai e ia ki ahau; engari, kia whakaarahia ake e ahau ā te rā whakamutunga. 40 Ko tā tōku Matua hoki tēnei i pai ai, ko te tangata e kite ana i te Tama, e whakapono ana anō ki a ia, kia whiwhi ia ki te ora tonu; māku anō ia e whakaara ake ā te rā whakamutunga."
41 Nā, ka kōrero kōmuhumuhu ngā Hūrai ki a ia, mōna i mea, "Ko ahau te taro i heke iho i te rangi." 42 Ka mea rātou, "Ehara oti tēnei i a Īhu, tama a Hōhepa, e mōhio nei tātou ki tōna pāpā rāua ko tōna whaea? Ha! He pēhea tāna e kī nei, ‘I heke iho ahau i te rangi’?"
43 Nā, ka whakahoki a Īhu, ka mea ki a rātou, "Kāti te kōmuhumuhu i roto i a koutou. 44 Kāhore he tangata e āhei te haere mai ki ahau, ki te kāhore ia e kūmea mai e te Matua, nāna nei ahau i tono mai. Ā, māku anō ia e whakaara ake ā te rā whakamutunga. 45 Kua oti te tuhituhi i roto i ngā poropiti, ‘Ā, ka whakaakona rātou katoa e te Atua.’ Nā, ko te tangata kua rongo ki te Matua, kua ākona hoki, ka haere mai ki ahau. 46 Ehara i te mea kua kite tētahi i te Matua; ko ia anake i puta mai i te Atua, ko ia kua kite i te Matua. 47 He pono, he pono tāku, e mea nei ki a koutou, Ki te whakapono tētahi, he ora tonu tōna. 48 Ko ahau te taro o te ora. 49 I kai rā ō koutou mātua i te mana i te koraha, ā, i mate rātou. 50 Ko te taro tēnei e heke iho ana i te rangi, kia kai ai te tangata i a ia, ā, kia kaua e mate. 51 Ko ahau te taro ora i heke iho i te rangi; ki te kai tētahi i tēnei taro, e ora tonu ia. Āe rā, ko te taro e hoatu e ahau ko ōku kikokiko, e hoatu e ahau hei oranga mō te ao."
52 Nā, ka totohe ngā Hūrai tētahi ki tētahi, ka mea, "Me pēhea e hōmai ai e tēnei tangata ōna kikokiko kia kainga e tātou?"
53 Nā, ko te meatanga a Īhu ki a rātou, "He pono, he pono tāku e mea nei ki a koutou, ki te kāhore koutou e kai i ngā kikokiko o te Tama a te tangata, e inu i ōna toto, kāhore he ora i roto i a koutou ake. 54 Ko ia e kai ana i ōku kikokiko, e inu ana i ōku toto, he ora tonu tōna; ā, māku ia e whakaara ake ā te rā whakamutunga. 55 He kai pono hoki ōku kikokiko, he mea pono ōku toto hei inumanga. 56 Ko ia e kai ana i ōku kikokiko, e inu ana i ōku toto, e noho ana i roto i ahau, me ahau hoki i roto i a ia. 57 Nā te Matua ora hoki ahau i tono mai, nō te Matua anō tōku ora; waihoki ki te kai tētahi i ahau, kei ahau he ora mōna. 58 Ko te taro tēnei i heke iho i te rangi. E kore e pērā i tā ō koutou mātua i kai rā, ā, mate ana. Ki te kai tētahi i tēnei taro, e ora tonu ia."
59 I kōrerotia ēnei mea e ia i roto i te whare karakia, i a ia e whakaako ana i Kaperenauma.
Ngā Kupu o te Ora Mutungakore
60 Nā, he tokomaha āna ākonga i te rongonga, i mea, "He kupu pakeke tēnei; ko wai e āhei te whakarongo atu?"
61 Ka mōhio ia a Īhu i roto i a ia, e kōmuhumuhu ana āna ākonga ki tēnei, ka mea ia ki a rātou, "E hē ana koutou ki tēnei? 62 Ka pēhea rā ki te kite koutou i te Tama a te tangata e kake atu ana ki te wāhi i noho ai ia i mua? 63 Ko te wairua te whakaora ana; kāhore a te kikokiko wāhi. Ko ngā kupu e kōrero nei ahau ki a koutou he wairua, he ora. 64 Tēnei anō ia ētahi o koutou kāhore ō rātou whakapono." (I mātau hoki a Īhu nō te tīmatanga ki ngā mea kāhore ō rātou whakapono, ki te tangata anō e tukua ai ia.) 65 Ā, ka mea ia, "Nā, konei ahau i mea ai ki a koutou, kāhore he tangata e āhei te haere mai ki ahau, ki te kāhore e hoatu ki a ia e tōku Matua."
66 I taua wā, he tokomaha āna ākonga i hoki ki muri, ā, mutu ake tā rātou haere tahi me ia. 67 Nā, ka mea a Īhu ki te tekau mā rua, "E mea ana anō rānei koutou kia haere?"
68 Nā, ka whakahokia e Haimona Pita ki a ia, "E te Ariki, me haere mātou ki a wai? Kei a koe ngā kupu o te ora tonu. 69 Kua whakapono mātou, kua mātau, ko te Karaiti koe, ko te Tama a te Atua ora."
70 Ka whakahokia e Īhu ki a rātou, "He teka ianei kotahi tekau mā rua koutou i whiriwhiria e ahau, he rēwera anō tētahi o koutou?" 71 Ko Hūrā Ikariote tama a Haimona tāna i kōrero ai; ko te tangata hoki ia meāke nei tuku i a ia; ko tētahi hoki ia o te tekau mā rua.