Pular para o conteúdo
Publicidade

Ezequiel 16

MRI2012

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, montru al Jerusalem ĝiajn abomenindaĵojn; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino. 4 Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj. 5 Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita. 6 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango: Vivu. 7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. 8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia. 9 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per oleo. 10 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. 11 Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon. 12 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13 Vi ornamiĝis per oro kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon. 14 Kaj disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li. 16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. 17 Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malĉastis kun ili. 18 Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili. 19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaŭ ilin kiel agrablan odoraĵon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco? 21 Vi buĉis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22 Kaj en ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango. 23 Kaj post ĉiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo) 24 vi konstruis al vi malĉastejon, kaj faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato. 25 En la komenco de ĉiu vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi malĉastis. 26 Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min. 27 Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. 28 Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis. 29 Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado, Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis. 30 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino? 31 Kiam vi aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino, kiu ŝatas donacojn; 32 sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn. 33 Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj, kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun vi. 34 Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

35 Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 36 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili 37 pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon. 38 Kaj Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malĉastejon kaj disbatos viajn fialtaĵojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamaĵojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40 Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. 42 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros. 43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

44 Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino. 45 Vi estas filino de via patrino, kiu malŝatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas Ĥetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu loĝas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu loĝas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed ne laŭ ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindaĵojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malboniĝis pli ol ili en ĉiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. 50 Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindaĵoj, ol ili; per ĉiuj viaj abomenindaĵoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaŭ virtulinoj. 52 Tial ankaŭ vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindiĝis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, ĉar vi kvazaŭ pravigis viajn fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de ŝiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de ŝiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaŭ viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri ĉio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato, kaj Samario kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato; ankaŭ vi kaj viaj filinoj revenos al via antaŭa stato. 56 Ĉu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via buŝo en la tempo de via fiereco, 57 antaŭ ol elmontriĝis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj de la filinoj de Filiŝtujo, kiuj malestimis vin ĉirkaŭe? 58 Suferu do pro via malĉasteco kaj pro viaj abomenindaĵoj, diras la Eternulo. 59 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon. 60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. 61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; 63 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Te Wahine Pūremu a Ihowā

1 I puta mai anō te kupu a Ihowā ki ahau, i mea: 2 "E te tama a te tangata, meinga a Hiruhārama kia mōhio ki āna mea whakarihariha, 3 mea atu: Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā, ki Hiruhārama: Ko tōu take, ko tōu wāhi i whānau ai koe, ko te whenua o te Kanaani; ko te Amori tōu pāpā, ā, ko tōu whaea he Hiti. 4 , ko tōu whānautanga, i te i whānau ai koe, kīhai tōu uho i tapahia, kīhai anō koe i horoia ki te wai kia ai; kīhai rawa anō koe i meatia ki te tote, kīhai rawa i takaia. 5 Kīhai tētahi kanohi i aroha ki a koe, kīhai i meatia ki a koe tētahi o ēnei mea, he mahi tohu ki a koe. Heoi, he mea makā atu koe ki te mata o te pārae, he mea whakarihariha hoki tōu tinana i te i whānau ai koe.

6 ", i tōku haerenga atu tōu taha, ā, ka kite ahau i a koe e oke ana i roto i ōu toto, ka mea atu ahau ki a koe, ahakoa kei roto koe i ōu toto, E ora; āe , i mea atu ahau ki a koe, ahakoa kei roto koe i ōu toto, E ora.7 I meinga anō koe e ahau kia tini, kia rite ki ngā tupu o te māra; heoi kua tokomaha koe, kua nui, kua tae anō koe ki ngā whakapaipai ātaahua. Kua pupuku ōu ū, kua tupu ōu makawe; i mua hoki e noho tahanga ana koe, kāhore he kākahu.

8 ", i tōku haerenga atu i tōu taha, ka kite ahau i a koe, , he te aroha te i a koe. , hīpokina iho e ahau te remu o tōku ki runga ki a koe, uhia ana koe e ahau, i a koe e noho tahanga ana: Āe , oati ana ahau ki a koe, uru ana tāua ki te kawenata, e ai te Ariki, Ihowā, ā, riro mai ana koe i ahau. 9 Kātahi ka horoia koe e ahau ki te wai; āe , āta horoia atu ana e ahau ōu toto i a koe; ā, pania ana koe e ahau ki te hinu. 10 Ko tāku kākahu mōu he mea whakairo; ko āku mōu he hiako kekeno; ko tāku whītiki mōu he rīnena pai; hīpokina ana koe e ahau ki te hiraka. 11 He mea whakapaipai anō koe nāku ki te whakapaipai, whakanohoia ana e ahau he poroporo ki ōu ringa, he hei ki tōu kakī. 12 I kuhua anō e ahau he mōwhiti ki tōu ihu, he whakakai ki ōu taringa, he karauna ātaahua ki tōu māhunga. 13 Heoi, kua oti koe te whakapaipai ki te kōura, ki te hiriwa; he rīnena pai anō hoki tōu kākahu, he hiraka, he mea whakairo hoki; i kai koe i te parāoa pai, i te honi, i te hinu; nui atu tōu ātaahua, kake ana koe hei kīngitanga. 14 Pakū ana tōu ingoa ki ngā iwi he ātaahua nōu; i tino pai rawa hoki. He hōnore hoki nōku i tukua atu e ahau ki a koe, e ai te Ariki, Ihowā.

15 "Otiia whakawhirinaki ana koe ki tōu ātaahua, kairau ana koe, he whakaaro hoki nōu ki tōu ingoa, ringihia ana e koe ōu kairautanga ki te tangata e haere atu ana i tōu taha; i a ia tēnā. 16 I tīkina atu anō e koe ētahi o ōu kākahu, ā, mahia ana e koe āu wāhi tiketike, kōtingotingo rawa, hei kairautanga mōu. E kore he pēnā e puta ā mua, e kore anō e pēnā. 17 I tīkina anō e koe āu mea whakapaipai, he kōura nāku, he hiriwa nāku, ko āku i hoatu ki a koe, ā, hangā ana e koe ētahi whakapakoko tāne māu, hei kairautanga mōu. 18 I tīkina anō e koe ōu kākahu whakairo, hei hīpoki rātou, hoatu ana e koe tāku hinu, me tāku whakakakara ki rātou aroaro. 19 Ko tāku kai hoki, i hoatu e ahau ki a koe, ko te parāoa pai, ko te hinu, ko te honi i whāngaia ai koe e ahau, hoatu ana anō tērā e koe ki rātou aroaro hei kakara reka, ā, koia anō tērā; e ai te Ariki, Ihowā.

20 "I tīkina anō e koe āu tama me āu tamāhine, ā tāua whānau, patua iho e koe hei kai rātou. He iti ianei ōu kairautanga, 21 i patua ai e koe āku tamariki, i tukua atu ai rātou, i meatia rātou kia haere roto i te ahi ki a rātou? 22 , i āu mea whakarihariha katoa, i ōu kairautanga, kīhai koe i mahara ki ngā o tōu tamāhinetanga, i a koe e noho tahanga ana, kāhore he kākahu, i a koe i oke i roto i ōu toto.

23 ", i muri i tōu katoa; auē te mate mōu, auē, te mate mōu, e ai te Ariki, Ihowā, 24 kei te hanga koe i te whare tairanga mōu, mahia ana e koe he wāhi tiketike mōu i ngā waharoa katoa. 25 Kua hangā anō e koe tāu wāhi tiketike ki ngā ahunga katoa o ngā ara, meinga ana e koe tōu ātaahua kia whakariharihangia, whewhera tonu ōu waewae ki ngā tāngata e haere ana i tōu taha, whakamaha ana e koe tōu kairautanga. 26 Kua kairau anō koe ki ngā Īhipiana, ki ōu hoa tata, he hunga kikokiko nui; whakamaha ana e koe tōu kairautanga, hei whakapātaritari i ahau. 27 reira, nanā, kua totoro atu tōku ringa ki runga ki a koe, kua whakaititia anō e ahau ngā kai i rite māu, ā, hoatu ana koe e ahau ki ōu hoariri i pai ai, ki ngā tamāhine a ngā Pirihitini, e whakamā nei ki tōu ara pūremu. 28 I kairau anō koe ki ngā Ahiriana, he kore hoki nōu e ngata; inā, kairau ana koe ki a rātou, otiia kīhai koe i ngata. 29 Kua whakamaha anō e koe ōu kairautanga ki te whenua o Kanaana a Karari atu ana; heoi kīhai anō i ngata i tēnei.

30 "Anō te ngoikore o tōu ngākau, e ai te Ariki, Ihowā, i tāu mahinga i ēnei mea katoa, he mahi te wahine kairau, te mea taikaha; 31 i tāu hanganga i tōu whare tairanga ki te ahunga mai o ngā ara katoa, i tāu mahinga i tāu wāhi tiketike ki ngā waharoa katoa. Kīhai tāu i rite ki te wahine kairau, e whakahāwea ana hoki koe ki te utu! 32 He wahine moe hoa, i pūremu! E tuku mai ana i ngā tāngata ehara nei i te hoa nōna! 33 E hoatu ana e rātou he mea ki ngā wāhine kairau katoa; ko koe ia e hoatu ana i ōu taonga ki te hunga katoa e hiahia ana ki a koe, ā, utua ana rātou e koe, he mea kia haere mai ai rātou ki a koe i ngā taha katoa ki ōu kairautanga. 34 He rerekē hoki tāu i ētahi wāhine i ōu kairautanga, inā kāhore tētahi e aru ana i a koe, kairau ai. I te mea hoki ka hoatu e koe he utu, ā, kāhore he utu e hōmai ki a koe, , ka rerekē tāu.

35 "reira whakarongo, e te wahine kairau, ki te kupu a Ihowā: 36 Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā, , kua ringihia atu tōu weriweri, kua kitea anō koe e noho tahanga ana i ōu kairautanga ki te hunga i hiahia ki a koe; ā, he mea ki āu whakapakoko whakarihariha katoa, ki te toto hoki o āu tamariki i hoatu e koe ki a rātou; 37 reira, ka huihuia katoatia e ahau te hunga katoa i hiahia ki a koe āu i āhuareka ai, rātou ko te hunga katoa i aroha ai koe, ko te hunga katoa hoki i kino ai koe; inā, ka huihuia rātou e ahau ki a koe i tētahi taha, i tētahi taha ka whakakitea anō koe e ahau ki a rātou e noho tahanga ana, kia kite ai rātou i ōu wāhi katoa e takoto kau ana. 38 , ko tāku whakawā i a koe ka rite ki te whakawā o ngā wāhine kua takahi i te ture mārena, o ngā wāhine kua whakaheke toto; ā, ka hoatu e ahau ki a koe te toto o te weriweri, o te hae. 39 Ka tukua anō koe e ahau ki rātou ringa, ā, ka whakahoroa e rātou tōu whare tairanga, ka wāhia āu wāhi tiketike; ka huia atu anō ōu kākahu, ka tangohia āu mea whakapaipai, ā, ka waiho koe kia noho tahanga ana, kāhore he kākahu. 40 Ka kawea mai anō e rātou he rōpū hei whawhai ki a koe, ā, ka ākina koe ki te kōhatu, ka werohia ki ā rātou hoari, puta rawa. 41 Ka tahuna anō e rātou ōu whare ki te ahi, ka mahia anō he whakaritenga ki a koe i te tirohanga a ngā wāhine tokomaha; ā, ka meinga e ahau kia mutu ōu kairautanga, e kore anō he utu e hoatu e koe ā muri ake nei. 42 Heoi, ka ngata i konā tōku riri ki a koe, ka tahuri atu tōku hae i a koe, ā, ka āta noho ahau, e kore anō e riri ki a koe ā muri ake nei.

43 "te mea kīhai koe i mahara ki ngā o tōu taitamāhinetanga, heoi whakapōreareatia ana ahau e koe ki ēnei mea katoa; reira tēnei ahau te hoatu nei i tōu tikanga ki runga ki tōu māhunga, e ai te Ariki, Ihowā. E kore anō tēnei weriweri e honoa iho e koe ki āu mea whakarihariha katoa.

44 "Nanā, ko te hunga katoa e kōrero ana i ngā whakatauki, ko rātou whakatauki tēnei mōu, e mea nei: Kei te whaea tonu te rite o tāna tamāhine.45 Ko koe te tamāhine a tōu whaea, e anuanu ki tāna tahu, ki āna tamariki hoki; ā, ko koe te teina o ōu tuākana, i whakarihariha nei ki ā rāua tahu, ki ā rāua tamariki hoki. He Hiti koutou whaea, he Amori koutou pāpā. 46 , ko Hamaria tōu tuakana, e noho nei i tōu taha mauī, rātou ko āna tamāhine; ā, ko tōu teina, e noho i tōu taha matau, ko Horoma rātou ko āna tamāhine. 47 Heoi, kīhai koe i haere i runga i ō rāua ara, kīhai anō tāu mahi i rite ki ā rāua mea whakarihariha; engari, me te mea nei he mea iti rawa tērā, neke noa atu tōu tūtūā i rātou i ōu ara katoa. 48 E ora ana ahau, e ai te Ariki, Ihowā, kīhai te mahi a tōu teina, a Horoma, rātou ko āna tamāhine i rite ki tāu mahi, ki tāu, ki āu tamāhine.

49 "Nanā, ko te tēnei o tōu teina, o Horoma: he whakapehapeha i roto i a ia, i a rātou ko āna tamāhine, he takapū i te taro, he ngākau warea i te nui taonga; kīhai hoki ia i whakaū ake i ngā ringa o te ware, o te rawakore. 50 Ā, i whakakake rātou, i mahi hoki i te mea whakarihariha ki tōku aroaro; reira i unuhia atu ai rātou e ahau, kei tāku i kite ai he pai. 51 Kīhai hoki o Hamaria i rite ki te hāwhe o ōu hara; engari i whakanuia atu e koe āu mea whakarihariha i a rātou, ka ai hoki āu mea whakarihariha katoa i mahia e koe hei whakatika tōu tuakana, tōu teina. 52 , ko koe, whakawahā e koe tōu whakamā, nāu i whakatika tōu teina, tōu tuakana; ōu hara i hara ai koe, he nui atu nei te whakarihariha i o rāua, ka nui atu rāua tika i tōu. Āe , kia numinumi hoki koe, kia waha i tōu whakamā, kua whakatikaia hoki e koe tōu teina, tōu tuakana.

53 ", ka whakahokia rāua e ahau i te whakarau, a Horoma, me āna tamāhine i te whakarau, a Hamaria me āna tamāhine i te whakarau, ko ōu whakarau i te whakarau, i roto i a rātou. 54 Kia mau ai ki a koe tōu whakamā, kia numinumi kau ai ngā mea katoa i mea ai koe, i a koe ka waiho hei whakamānawatanga rātou. 55 Ka hoki tōu teina, a Horoma rātou ko āna tamāhine, ki rātou ō mua, ā, ka hoki a Hamaria rātou ko āna tamāhine ki rātou ō mua, ka hoki anō koutou ko āu tamāhine ki koutou ō mua. 56 Kīhai hoki tōu teina, a Horoma, i rangona i roto i tōu māngai i te i tōu whakakake, 57 i te mea kīanō tōu i hurahia, i te iara o te tāwainga a ngā tamāhine a Hīria, a te hunga katoa i tētahi taha ōna, i tētahi taha, a ngā tamāhine a ngā Pirihitini e whakahāwea ki a koe i tētahi taha, i tētahi taha. 58 Kua mau ki a koe tōu , me āu mea whakarihariha, e ai Ihowā."

He Kawenata Pūmau Tonu

59 "Ko te kupu hoki tēnei a te Ariki a Ihowā: Ko tāku mahi ki a koe ka rite ki tāu mahi; kua whakahāwea hoki koe ki te oati, whakatakā ana e koe te kawenata. 60 Otiia, ka mahara anō ahau ki tāku kawenata ki a koe i ngā o tōu taitamāhinetanga, ka pūmau anō i ahau he kawenata ki a koe ā ake ake. 61 Hei reira ka mahara koe ki ōu ara, ka whakamā, ina riro i a koe ōu tuākana, tōu teina; ā, ka hoatu rāua e ahau ki a koe hei tamāhine, otiia ehara i te mea tāu kawenata. 62 Ka pūmau anō i ahau tāku kawenata ki a koe, ā, ka mōhio koe ko Ihowā ahau; 63 kia mahara ai, kia numinumi kau ai koe, kia kaua ai hoki e puaki tōu māngai i muri iho, tōu whakamā hoki; ina mārie ahau ki a koe, ki ngā mea katoa i mea ai koe," e ai te Ariki, Ihowā.

Veja também