Pular para o conteúdo
Publicidade

Ezequiel 20

MRI2012

1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo. 4 Se vi volas juĝi ilin, se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindaĵojn de iliaj patroj, 5 kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio 6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj. 7 Kaj Mi diris al ili: Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi, la Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaŭ Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin. 14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 15 Mi levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj; 16 pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn. 17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto. 18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj. 19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin; 20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. 21 Sed la infanoj malobeis Min: Miajn leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto. 22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn 24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj. 25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi; 26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi: 28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago. 30 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn; 31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj tio ne efektiviĝos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj; 35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo; 38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj. 40 Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi. 41 Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj; kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj. 42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos ĝin al viaj patroj. 43 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi faris. 44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 46 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo. 47 Kaj diru al la suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo. 48 Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi. 49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi: Li parolas ja nur parabolojn.

Te Whakakeke Tonu a Īharaira

1 , i te whitu o ngā tau, i te rima o ngā marama, i te tekau o ngā o te marama, ka haere mai ētahi o ngā kaumātua o Īharaira ki te rapu tikanga i a Ihowā, ā, noho ana i tōku aroaro.

2 , ka puta mai te kupu a Ihowā ki ahau, i mea: 3 "E te tama a te tangata, kōrero ki ngā kaumātua o Īharaira; mea atu ki a rātou: Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā: I haere mai rānei koutou ki te rapu tikanga i ahau? E ora ana ahau, e kore ahau e pai kia rapua e koutou he tikanga i ahau, e ai te Ariki, Ihowā.

4 "E whakawā rānei koe i a rātou, e te tama a te tangata, e whakawā rānei koe? Meinga kia mōhio rātou ki ngā mea whakarihariha a ō rātou mātua, 5 mea atu hoki ki a rātou: Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā: I te i whiriwhiria ai e ahau a Īharaira, i tōku ringa i ara ki ngā uri o te whare o Hākopa i mōhiotia ai ahau e rātou i te whenua o Īhipa i tōku ringa i ara atu ki a rātou, i ahau i mea , Ko Ihowā ahau, ko koutou Atua.6 I taua anō i ara ai tōku ringa ki a rātou ki te tango mai i a rātou i te whenua o Īhipa ki te whenua i tirohia e ahau rātou, e rerengia ana e te waiū, e te honi, ki te wāhi ātaahua rawa o ngā whenua katoa. 7 I mea ahau ki a rātou, Makā e tērā, e tērā, ngā mea whakarihariha o ōna kanohi; kaua hoki koutou e whakapokea ki ngā whakapakoko o Īhipa; ko Ihowā ahau, ko koutou Atua.

8 "Otiia, kei te whakakeke rātou ki ahau, kīhai hoki i pai ki te whakarongo ki ahau, kīhai i makā atu e rātou ngā mea whakarihariha o ngā kanohi o tērā, o tērā, kīhai i whakarērea e rātou ngā whakapakoko o Īhipa. Kātahi ahau ka mea, Ka ringihia e ahau tōku weriweri ki a rātou, ka whakapaua e ahau tōku riri ki a rātou i waenganui o te whenua o Īhipa. 9 Otiia, mahi ana ahau tōku ingoa kei poke i te tirohanga a ngā iwi i noho tahi rātou, i meinga nei e ahau kia mōhio ki ahau, i ā rātou i kite i rātou whakaputanga mai i te whenua o Īhipa. 10 Heoi, whakaputaina ana rātou e ahau i te whenua o Īhipa, kawea ana ki te koraha. 11 I hoatu anō e ahau āku tikanga ki a rātou, i whakakitea atu anō ki a rātou āku whakaritenga e ora ai te tangata ki te mahia e ia. 12 I hoatu anō e ahau āku hāpati ki a rātou hei tohu ki ahau, ki a rātou, kia mōhio ai rātou ko Ihowā ahau, ko rātou kaiwhakatapu.

13 "Otiia, i whakakeke te whare o Īharaira ki ahau i te koraha; kīhai rātou i haere i runga i āku tikanga, paopao ana rātou ki āku whakaritenga e ora ai te tangata ki te mahia e ia; whakapokea rawatia ana e rātou āku hāpati. Kātahi ahau ka mea kia ringihia tōku weriweri ki a rātou i te koraha, kia mōtī anō rātou. 14 Otiia mahi ana ahau tōku ingoa, kei poke i te tirohanga a ngā iwi i kite nei i tāku tangohanga mai i a rātou. 15 I ara anō hoki tōku ringa ki a rātou i te koraha kia kaua rātou e kawea ki te whenua e rerengia ana e te waiū, e te honi, ki tāku i hoatu ai, he wāhi ātaahua rawa i ngā whenua katoa; 16 rātou i paopao ki āku whakaritenga, ā, kīhai i haere i runga i āku tikanga; ko āku hāpati hoki whakapokea iho e rātou. He whai ō rātou ngākau i ā rātou whakapakoko. 17 Heoi, i tohungia rātou e tōku kanohi, kīhai i whakangaromia, kīhai anō ahau i whakamōtī i a rātou i te koraha. 18 Ā, i mea ahau ki ā rātou tamariki i te koraha, Kaua e haere i runga i ngā tikanga a ō koutou mātua, kaua anō e puritia ā rātou whakaritenga, kei poke hoki koutou i ā rātou whakapakoko. 19 Ko Ihowā ahau, ko koutou Atua; haere i runga i āku tikanga, puritia āku whakaritenga, mahia; 20 whakatapua hoki āku hāpati; ā, ka waiho ērā hei tohu ki ahau, ki a koutou, kia mōhio ai koutou ko Ihowā ahau, ko koutou Atua.

21 "Otiia kei te whakakeke ngā tamariki ki ahau: Kīhai i haere i runga i āku tikanga, kīhai hoki i pupuri i āku whakaritenga hei mahi rātou; ki te mahia hoki ēnā e te tangata, ka ai hei oranga mōna; ko āku hāpati hoki, whakapokea iho e rātou. , ko tāku kīanga ake, kia ringihia tōku weriweri ki a rātou, kia whakapaua tōku riri ki a rātou i te koraha. 22 Engari, ia i whakahokia iho e ahau tōku ringa, ā, mahi ana tōku ingoa, kei poke i te tirohanga mai a ngā iwi i kite nei i tāku whakaputanga i a rātou. 23 I ara anō tōku ringa ki a rātou i te koraha, rātou kia whakamararatia ki roto ki ngā tauiwi, kia tītaria atu ki ngā whenua; 24 rātou kīhai i mahi i āku whakaritenga; rātou anō i paopao ki āku tikanga, , whakapokea iho e rātou āku hāpati, anga tonu ana ō rātou kanohi ki ngā whakapakoko a ō rātou mātua. 25 , hoatu ana e ahau ki a rātou he tikanga kāhore i pai, he whakaritenga e kore ai rātou e ora. 26 I whakapokea anō rātou e ahau ki ā rātou mea hōmai noa, rātou meatanga i ngā tamariki katoa e oroko puta mai ana i te kōpū kia tika i roto i te ahi, he mea e meinga ai rātou e ahau kia noho kau noa iho, kia mōhio ai rātou ko Ihowā ahau.

27 "reira kōrero ki te whare o Īharaira, e te tama a te tangata, mea atu ki a rātou: Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā: Tēnei anō tētahi kohukohu a ō koutou mātua ki ahau, i a rātou i mahi nei i te ki ahau. 28 Ka oti rātou te kawe e ahau ki te whenua i ara ai tōku ringa kia hoatu a reira ki a rātou, , ka kite rātou i tēnā pukepuke tiketike, i tēnā, i tēnā rākau pūruru, i tēnā, , patua ana e rātou ki reira ā rātou patunga tapu, tāpaea ana e rātou ki reira te mea whakapātaritari, rātou whakahere. Mahia ana e rātou rātou whakakakara reka ki reira, ringihia ana e rātou ki reira ā rātou ringihanga. 29 Kātahi ahau ka mea ki a rātou: He aha te pukepuke tiketike e hāereere atu koutou?" (Heoi, huaina ana te ingoa o reira ko Pāma ā mohoa noa nei.)

30 "reira mea atu ki te whare o Īharaira: Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā: Ka whakapoke rānei koutou i a koutou, ka pērā me ō koutou mātua? Ka whai rānei koutou i ā rātou mea whakarihariha moepuku ai? 31 I te mea hoki ka tāpaea e koutou ā koutou mea hoatu noa, ā, ka meinga ā koutou tamariki kia tika roto i te ahi, e whakapoke ana rānei koutou i a koutou anō ki ā koutou whakapakoko katoa ā mohoa noa nei? Ā, me rapu tikanga mai rānei i ahau koutou, e te whare o Īharaira? E ora ana ahau, e ai te Ariki, Ihowā, e kore ahau e pai kia uia e koutou."

Ka Whakahokia e Ihowā a Īharaira

32 ", ko te mea i puta ake ki ō koutou wairua e kore rawa e taea, koutou e , Ka rite tātou ki ngā tauiwi, ki ngā hapū o ngā whenua, ka mahi ki te rākau, ki te kōhatu.33 E ora ana ahau, e ai te Ariki, Ihowā, inā, he ringa kaha tōku, he tākakau mārō, he weriweri kua oti te riringi atu, i ahau ka kāwana nei i a koutou. 34 Ka tangohia mai anō koutou e ahau i roto i ngā iwi, ka huihuia i ngā whenua i whakamararatia atu ai koutou, he meatanga te ringa kaha, te tākakau mārō, te weriweri kua oti te riringi atu. 35 Ā, ka kawea koutou e ahau ki te koraha o ngā iwi, ā, ki reira ahau whakawā ai i a koutou, he kanohi ki te kanohi. 36 Ka rite ki tāku whakawā i ō koutou mātua i te koraha o te whenua o Īhipa; ka pēnā anō tāku whakawā i a koutou, e ai te Ariki, Ihowā. 37 Ka meinga anō koutou e ahau kia tika i raro i te tokotoko, kia uru ki roto ki te here o te kawenata. 38 Ka tahia atu hoki e ahau i roto i a koutou te hunga whakakeke, te hunga hoki e tutū ana ki ahau. Ka tangohia mai rātou e ahau i te whenua e noho nei rātou, engari, e kore rātou e tae ki te oneone o Īharaira; ā, ka mōhio koutou ko Ihowā ahau.

39 ", ko koutou, e te whare o Īharaira, ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā: Haere, e mahi ki tāna whakapakoko, ki tāna whakapakoko, i ngā e takoto ake nei, ki te kore koutou e rongo ki ahau; kaua ia tōku ingoa tapu e whakapokea i muri ki ā koutou mea hōmai noa, ki ā koutou whakapakoko.

40 "Hei tōku maunga tapu hoki, hei te maunga o te tairangatanga o Īharaira, e ai te Ariki, Ihowā, hei reira te whare katoa o Īharaira, rātou katoa i te whenua, mahi ai ki ahau. Ko te wāhi tērā e manako ai ahau ki a rātou, ko te wāhi anō tērā e mea ake ai ahau ki ā koutou whakahere māku, ki ngā mātāmua o ā koutou mea e tāpae mai ai, ki ā koutou mea tapu katoa. 41 Ka manako ahau ki a koutou, ānō he whakakakara reka, ina tangohia mai koutou e ahau i roto i ngā iwi, ina huihuia mai i ngā whenua i whakamararatia atu ai koutou; ā, ka ai koutou hei whakatapu mōku i te tirohanga a ngā iwi. 42 , ka mōhio koutou ko Ihowā ahau, ina kawea koutou e ahau ki te oneone o Īharaira, ki te whenua i ara ai tōku ringa kia hoatu a reira ki ō koutou mātua. 43 Ka mahara anō koutou i reira ki ō koutou ara, ki ā koutou mahi katoa i poke ai koutou; ā, ka whakarihariha koutou ki a koutou, ki koutou ake titiro, ngā mea kikino katoa i mahia e koutou. 44 Ā, ka mōhio koutou ko Ihowā ahau, ina ngana ahau ki a koutou, he mea tōku ingoa, kāhore anō ia e rite ki ō koutou ara kino, ki ā koutou mahi rānei, e te whare o Īharaira, e ai te Ariki, Ihowā."

He Ahi kei te Tonga

45 I puta mai anō te kupu a Ihowā ki ahau, i mea: 46 "E te tama a te tangata, anga atu tōu mata whaka te tonga, kia māturuturu atu anō tāu kupu whaka te tonga, poropititia he te ngahere o te pārae ki te tonga. 47 Mea atu hoki ki te ngahere i te tonga: Whakarongo ki te kupu a Ihowā; Ko te kupu tēnei a te Ariki, a Ihowā: Ka whakaūngia e ahau he ahi i roto i a koe, ā, ka pau ngā rākau matomato katoa i roto i a koe, me ngā rākau maroke katoa; e kore te mura e tineia, ka mura tonu, ka wera anō ngā kanohi katoa i reira, i te tonga tae noa ki te raki. 48 Ā, ka kite ngā kikokiko katoa, nāku, Ihowā i whakaū; e kore e tineia."

49 Anō ko ahau, "Auē, e te Ariki, e Ihowā! E mea ana rātou ki ahau, He teka ianei he kōrero whakatauki āna e kōrero nei?"

Veja também